Saluton! Morgaŭ, la 2-an de majo okazos renkontiĝo de Brna Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo :)
Kiam: la renkontiĝo komencos je 17:30, sed vi povas veni maljam je 18:00 aŭ iom pli malfrue…
Kie: En teejo Zlatá Růže (Ora Rozo) je Lidická 3. Pli da informoj pri tiu ĉi teejo: https://www.facebook.com/cajovna.zlata.ruze
Kio okazos: Ni babilos pri aranĝoj, kiujn ni ĉeestis kaj kiujn ni ĉeestos somere ;-) Kaj kompreneble ni babilos ankaŭ pri novaĵoj en esperanta mondo ;-)
Kion kunporti? Bonan humoron, monon por teo aŭ por io alia kaj kompreneble vin! Kaj se vi havas iujn geamikojn, kiuj ekinteresiĝis pri esperanto, sed ili ne volas vojaĝi eksterlanden, venu kun ili!
Se vi volas partopreni, simple venu inter 17:30 kaj 18:00.
En kazo de iajn ajn demandoj kaj petoj mesaĝu al Miropiro (Miroslav Hruška), organizanto de renkontiĝo, lia numero: 608 224993.
-mir-