ĈAR 2017 – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo

ĈAR – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo – estas junulara aranĝo por novuloj, kiu ĉi-jare okazos de la 10-a ĝis la 12-a de novembro en la ĉelima urbo Teŝino (Cieszyn / Český Těšín). Organizas ĝin Pola Esperanto-Junularo kun helpo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Nia celo estas venigi komencantojn kaj novulojn kiuj eble neniam antaŭe havis kontakton kun eksterlandaj esperantistoj. ĈAR estu ilia unua ŝanco por praktiki la lingvon kaj amikiĝi.

En la programo troviĝos: pieda ekskurso eksterlanden, elstara gustumado de bieroj el Pollando kaj Ĉeĥio, publika evento en la urbocentro kaj aliaj interesaj aktivaĵoj – ne maltrafu tion!

Pli da informoj kaj la aliĝilo troveblas ĉe la paĝo aŭ Fb-paĝo.

Details

Starts On

10. 11. 2017 - 16:00

Ends On

12. 11. 2017 - 12:00

Cost

$950.00

Powered by Another Events Calendar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *