ĈEJ AKTIVAS 2018/01
(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK)
Ekde la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo okazis jam la 5-a Centrejo, ĉifoje en la urbo Žďár nad Sázavou (Ĉeĥio). La programo estis bunta – ekskursoj, diskejoj, kreivaj metiejoj kaj trejnado pri afiŝfarado. Entute ĝin partoprenis 14 partoprenantoj.
Kadre de Centrejo okazis sabate je la 28-a de aprilo Ĝenerala Asembleo de ĈEJ. Dum ĝi estis decidite pri ŝovo de oficiala sidejo de ĈEJ el Brno al Prago.
Membroj de ĈEJ partoprenis 42-an Internacian Junularan Festivalon en la urbo Marina di Ascea (Italio).
Ekde la 14-a ĝis la 17-a de marto 2018 okazis en franca urbo Toulouse trejnado de volontulaj instruistoj de Esperanto. La trejnitoj pritraktis interalie disponeblajn lernolibrojn de Esperanto kaj metodojn de lingvoinstruado laŭ postuloj de Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj. En praktika parto de la trejnado la lernitoj faris fulman kurson de Esperanto en loka rifuĝejo. La trejnado estas subtenita per projekto Erasmus+.
Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe <http://mladez.esperanto.cz/>
ĈEJ aktivas 2018/01 estas disponebla laŭ permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0. Tutmonde
<https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo>