ĈEJ ĉe NGO-foiro

Merkrede je la 12-a de aprilo du niaj membroj Paulína kaj Václav kune kun
esperantistino Jana partoprenis foiron de neprofitcelaj organizoj (angle NGO)
organizatan kune kun konferenco Forumo 2000, por ke ili prezentu nian
organizon kaj Esperanton.

Ĉe la budo vizitintoj povis provi lingvan kvizon, rigardi kelkajn librojn en
Esperanto aŭ vidi mallongajn filmojn Esperanto: Kiel denaskulo kaj Esperanto
estas… Interesa okazo estis ekkono de aliaj organizoj kaj de ilia agado – la
oferto estis vere buntega.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *