Priskribo kaj ĉefceloj

La projekto pri plej bonaj praktikoj en instruado, estas KA2 Erasmus+ projekto verkita de projektmastrumista firmao Kosmo. ĝia oficiala daŭro estas ekde septembro 2017 ĝis fino de aŭgusto 2018, kaj la projekto estas kunordigata de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Prioritatoj:

  • Subteni enpovigon (empowerment): fortigo de kompetentoj por junaj volontuloj, memrolantoj en sia propra vivo, konstruo de memfido kaj fortigo de kapabloj
  • Akiro de taugaj kaj altkvalitaj kapabloj kaj kompetentoj: la ĉefa celo de la projekto estas plifortigi la kapablojn kaj la kompetentojn de lingvoinstruantoj aktivaj en la junulara medio. Oni atendas ke la plifortigitaj kapabloj kaj kompetentoj estu aparte utilaj por la persona evoluo, por la asocia agado kaj por la profesiiĝo de la partoprenantoj.
  • Promocii kvalitan junularan laboron: kolekto de praktikoj kaj iloj subtenas kvalitan volontulan lingvoinstruadon en la junulara medio.

 

Atendataj rezultoj:

  • Kolekto de bonaj praktikoj kaj konsiloj pri lingvoinstruado
  • Elektronikaj dulingvaj dokumentoj (angla kaj Esperanto), tradukotaj al aliaj naciaj lingvoj, priskribo de metodoj kaj iloj laŭ celgrupo, kun fokuso pri la junulara medio
  • La metodoj estas akompanitaj de fonaj materialoj (background material, artikoloj, mencio pri libroj), kaj de iloj bezonataj kiam aplikante tiujn metodojn, kiel ekzemple tempomastrumaj folioj, pritaks-formularoj, faciligante la pretigon de la tuta lerniga procezo por la trejnistoj.