Revizia komisiono
Prezidanto de revizia komisiono
Peter Javorik
Membro de revizia komisiono
Vít Guiglielmo Mišurec
Mi naskiĝis la 1-an de junio 1993 en Prago al miaj esperantaj gepatroj. Do mi povus diri, ke mi estas denaska esperantisto, ĉar mi ielmaniere agas en Esperantio denaske. Sed lerni la lingvon mi komencis, kiam mi havis 8 jarojn. Por lerni Esperanton mi vizitis tendaron en Lančov, uzadis paĝaron www.lernu.net kaj ĉion, kion mi ellernis, mi uzadis por babili kun esperantistoj en la babilejo Ĝangalo. Poste venis mia unua vojaĝo por kapti spertojn al Hungario, kaj de tiam mi lernis Esperanton nur babilante. Kiel infano mi ofte partoprenis Renkontiĝon de Esperanto-Familioj, nuntempe mi partoprenas diversajn grandajn aŭ etajn renkontiĝojn. En la normala vivo mi studas italan liceon en Prago, ofte vojaĝas ĉien kaj mi interesiĝas pri multaj aferoj… Pli bone ne nomi kion :-)
Skribu al mi per: esperanto(punkto)vit(ĉe)volny(punkto)cz
Membro de revizia komisiono
Tomáš Stano
Mi estas Tomáš (21), devenas el Slovakio, sed nuntempe mi loĝas kaj studas en Prago.
Mi esperantiĝis antaŭ dum JES en Szczawno-Zdrój. Post iu tempo mi helpis kiel helpanto dum ambaŭ SES-oj en 2014 en Nitro kaj Koltiŝevo (Rusio). Dum SES en Nitro li iĝis membro de estraro de SKEJ jak mi membras en estraro de SKEJ ĝis nun. Nuntempe mi ankaŭ membras en estraro de ĈEJ jak en ambaŭ organizoj mi prizorgas merkatikon. Mi helpis kun organizado de Junulara Programo, kiu okazis dům UK 2016 en Nitro.
Se vi havus iujn problemojn kun la retpaĝo aŭ kun FB-artikoloj (gramatiko, enhavo, ktp.) ne hezitu kaj skribu al mi ĉe mia retpoŝtadreso, kiu estas skribita suben :)
Visaĝlibro: Tomas Stano
retadreso: tomasstano95(ĉe)gmail(punkto)com