En Prago okazis Centrejo!

La aranĝo 3-a Centrejo

okazis inter la 1-a kaj 4-a de septembro en Prago. Esperantistoj – ĉefe el Slovakio kaj Ĉeĥio, ĉar estis renkontiĝo organizita de SKEJ kaj ĈEJ, sed ankaŭ el Rusio, Hungario kaj Germanio – kunvenis vespere en la agrabla restoracio U Skřetů. Tiu kiel unua restoracio en Prago prezentas sian menuon ankaŭ en Esperanto! Amikajn babiladojn tie suplementis bongustaj ĉeĥaj kaj slovakaj manĝaĵoj.

Post vespermanĝo okazis la oficiala ĝenerala asembleo de ĈEJ en apuda bierejo. Eksterlandanoj, kiujn tio ne koncernis, dumtempe ĝuis vesperan promenon tra Prago, vizitante la urbolumojn spegulantan riveron Vultavo kaj vidante noktan urbosilueton.

Partoprenantoj ne el Prago havis la eblecon kune loĝi kontraŭ bona prezo en studenthejmo sur la monto Petřín. Tiu loko estas sufiĉe urbocentra kaj kvankam simple kaj malmoderne ekipita tute taŭga. Tiu malmoderneco havas eĉ apartan, socialisman ĉarmon, kiun la tuta kvartalo sekvas.

Vendrede matene eblis trankvile viziti la apudan vendejon, kiun la helpemaj organizantoj montris al ni vespere. Tiel eblis malmultekoste kaj laŭplaĉe kune kun esperantaj amikoj matenmanĝi, ekstere en bela vetero.

Finmanĝinte nin atendis interesa promenado tra Petřín – laŭirante montetajn vojojn, spektante telferon, trairante malsatan muron, laŭvole gustumante hejmfaritan limonadon kaj/aŭ vizitante Eiffel-stilan elrigardturon.

Post tagmanĝo en urba restoracio ni vizitis la monaĥejon Břevnov. Ĝi posedas ankaŭ tre modernan bierfarejeton. Bedaŭrinde ĝi ne ofertis tre ampleksan trarigardon, sed eblis aĉeti la lokajn bierojn por kunporti hejmen al siaj geamikoj. Krome la monaĥejo havas belegan parkon, tre indas promeni tra ĝi.

Akompanante vespermanĝon ni drinkis Absinth, tre fortan verdan brandon; oni spektakle bruligas per ĝi malsekigitan sukeron sur kulero, ĝis kiam ĝi karameliĝas, kaj per tio dolĉigas la drinkaĵon. Nur se oni ne atentas bone, la tuta drinkaĵo ekbrulas. :D

Pro nuba ĉielo bedaŭrinde ne povis okazi stelobservado, kiu tamen estis anstataŭigata per tre etosa sidado surplanke ĉe la rivero. Tiel nomata Náplavka estas tre bona loko por paroli, ĝui la vesperon, kune drinki lokaĵojn kaj/aŭ kunportitaĵojn. Longe ni sidis tie en esperanta cirklo, ĝis kiam ni pluiris ankoraŭ al diskejo, kie ni finis la vesperon dancante.

Sabate ni vizitis la kvartalon Vyšehrad kaj la apudan kongrescentron. Vyšehrad havas belajn historiajn tombejon kie estis sepultitaj famaj ĉeĥoj, preĝejon kaj rotondon – tio estas ronda preĝejeta konstruaĵo. Krome ĝi ofertas ravan elrigardon al la rivero kaj la urbo. Antaŭ 20 jaroj la kongrescentro gastigis la Universalan Kongreson, ni uzis la eblecon tosti kaj fotiĝi ĉe la memorŝtono.

Posttagmeze ni promenis de malantaŭ la ĉefa stacidomo al la verda kvartalo Vítkov, sekvante vojon, kiu iam estis fervojo. Ni vizitis nekredeble bonan kaj senpagan milithistorian muzeon, kie mi povintus resti ankoraŭ multe pli longe. ;) Post trairo de parko kaj paŭzo ĉe kafejo ial jam baldaŭ alproksimiĝis vespero. Do post fortiĝo en restoracio ni supreniris la televidan turon de Žižkov, kie ni ĝuis kune la sunsubiron kaj elrigardon al Prago al ĉiuj direktoj el granda alteco. La vespero finiĝis en kela bierejo, kie post lacigaj esperantaj, ĉeĥaj kaj slovakaj interparoloj (kaj bongustaj bieroj) la muro apud mi ekpluvis.

Dimanĉe ni ankoraŭ spertis la nevideblan ekspozicion, kie ni lernis en plena malhelo moviĝi kaj palpi aĵojn kaj meblojn de kuirejo, banĉambro, merkata strato en urbo, naturo kun ligna ponto, kaj finfine iris al trinkejo, kie ni povis mendi kaj ĝui trinkaĵojn kaj glaciaĵon. Mi lernis ke ne estas bona ideo en tiu situacio havi kaj eŭrajn kaj ĉeĥajn monerojn en monujo, ĉar nur malfacile distingeblas 2 €-monero de 10 Kč-monero. Sed la kelnerino tre honeste redonis la monerojn kontraŭ ĝustaj :)

La aranĝo finiĝis post lasta komuna tagmanĝo en kebabejo. Mi tre ĝojas ke mi partoprenis ĝin. La programo estis tre bone preparita, kun multe da diverseco kaj ankaŭ ne tro plenŝtopita, tiel ke restis multe da tempo por paroli kun la amikaj partoprenantoj. Finfine mi volas danki al ĈEJ kaj SKEJ, ke ili organizis ĉi tiun aranĝon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *