ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2011/05

(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Marek Blahuš)
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) festis la Zamenhofan tagon plurfoje: Jam la 10-an de decembro, Mirek HRUŠKA kaj Mirek MALOVEC partoprenis feston en Vieno. La 14-an de decembro poste junuloj festis okope en Brno (ĉe kristnaska foiro kaj en kafejo), kaj la 15-an kvinope en Prago (en restoracio kaj ĉe Vyšehrad). Marek BLAHUŠ ĉeestis la feston en Bruselo la 17-an de decembro.

La 24-an de novembro renkontiĝis la brna klubo kun pola esperantistino. La 25-an Mirek HRUŠKA vizitis Bratislavon kaj kunvenis tie kun ses lokaj junuloj. Marek BLAHUŠ dum la semajnfino 26-an kaj 27-an de novembro partoprenis la Malferman tagon de UEA en Roterdamo, kie li dimanĉe kunaranĝis kun Ziko VAN DIJK seminarion pri libera scio (Vikipedio).

Artikolo de Mirek HRUŠKA pri la 67-a IJK en Kievo aperis en la revuoj Esperantisto Slovaka kaj Zagreba Esperantisto. Daniel MRÁZEK rezignis pri la posteno de redaktoro de TEJO Tutmonde. Plu daŭras ĝis fino de januaro la konkurso “Lernu Esperanton kaj gajnu eksterlandan vojaĝon” lanĉita de ĈEJ (http://soutez.esperanto.cz). Oficialiĝis intertempe la emblemo de ĈEJ, kiu aperas interalie en la renovigita retpaĝaro ĉe http://cej.esperanto.cz/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code