Retoso

Retoso

Evento malsama ol ĉio, kion vi jam vidis.

Retoso estas la nova evento de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizita de junuloj por junuloj. Ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de Aprilo.

Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.

Retoso estos vere tutmonda evento, kun organiza teamo el 7 landoj en 4 kontinentoj. Dum la evento okazos ankaŭ la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS), kiu inkluzivos diskutojn pri diversaj fakoj, kiel fiziko, geologio kaj antropologio.

La partopreno estas tute SENPAGA por TEJO-membroj kaj patronoj!

Jen la retejo de la evento en Esperanto: https://retoso2021.tejo.org/
Retoso je Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/retoso2021

Detaloj

Komenco

2. 4. 2021 - 15:00

Fino

6. 4. 2021 - 06:00

Powered by Another Events Calendar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code