ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2011/04

(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Marek Blahuš)

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) laŭ sukcesa eksterlanda modelo lanĉis konkurson “Lernu Esperanton kaj gajnu eksterlandan vojaĝon” en kiu junuloj dum tri monatoj akiru bazan scion de esperanto por gajni premion. La konkurso lanĉiĝis kune kun renovigita retpaĝaro de ĈEJ dum semajnfina renkontiĝo de ĈEJ en Žirovnice inter la 4-a kaj la 6-a de novembro, kiun partoprenis 7 ĈEJ-anoj, inkluzive de honora membro Max KAŠPARŮ kiu prelegis pri hipnozo kaj fariĝis patrono de la konkurso. Ni petas ĉiujn legantojn inviti al partopreno en la konkurso siajn ĉeĥajn parencojn kaj konatojn. Retejo de la konkurso: http://soutez.esperanto.cz

 

Fine de oktobro ĈEJ-anoj ĉeestis du paralelajn aranĝojn: De la 28-a ĝis la 30-a de oktobro ses personoj (Bára ZÁVODSKÁ, Vít G. MIŠUREC, Miloš HAVLÍČEK, Jan ŠEBETOVSKÝ, Jiří GALUŠKA, Dan MRÁZEK) partoprenis aktivulan trejnadon de GEJ kaj PEJ sur junulara ŝipo en Dresdeno. La Esperantan Vikimanion en Svitavy (26-a ĝis 30-a) kunorganizis Marek BLAHUŠ kaj Pavla DVOŘÁKOVÁ, du pliaj ĈEJ-anoj partoprenis (Michal MATÚŠOV prelegis). Ĵaŭde vizitis Dan MRÁZEK, vendrede Mirek HRUŠKA.

Per kreiva metiejo sub gvido de ĈEJ prezentiĝis esperanto kadre de publika aranĝo okaze de “Semajno de volontulado” (kaj samtema jaro de EU) la 2-an de novembro en Prago. Ĉeestis Bára ZÁVODSKÁ, Mirek HRUŠKA kaj Dan MRÁZEK, helpis pluraj pliaĝaj esperantistoj. Pri la evento raportis Ĉeĥa Radio (http://tinyurl.com/crovolontulado – pri esperanto ekde 02:04).

Marek BLAHUŠ en Belgio ĉeestis Esperantan kafejon en Bruselo kaj plankunsidon por FESTO 2013 en Moresnet. Kiel staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono li instruas esperanton al 4 siaj kolegoj kaj intervjuiĝis en la reta ĵurnalo por la 639 staĝantoj (http://tinyurl.com/stageechoeseo). Li ankaŭ gastis en Nederlando. Brna klubo de ĈEJ kunvenis la 3-an de oktobro okaze de vizito de nederlanda biciklanto Ivo MIESEN (4 junuloj) kaj la 30-an de oktobro
akceptis germanan partoprenintinon de Vikimanio Ursula NIESERT (2 junuloj). La praga klubo kunvenis la 11-an de oktobro okaze de vizito de du kroataj esperantistoj. ĈEJ-estrarano Miroslav HRUŠKA elektiĝis la 8-an de oktobro en Šumperk en la estraron de ĈEA.

La nova retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://cej.esperanto.cz/ kaj retpaĝaro de la konkurso por ĉeĥoj situas ĉe http://soutez.esperanto.cz/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code