ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2012/04

(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Marek Blahuš)

Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) pro personaj kialoj antaŭtempe la 20-an de oktobro dum naŭa ĝenerala asembleo en Světlá nad Sázavou elektis novan estraron. Nova prezidanto estas Vít MIŠUREC, anstataŭ Daniel MRÁZEK, kiu fariĝis revizianto. Vicprezidantino restas Barbora ZÁVODSKÁ. Kiel kasisto oficos Jan ŠEBETOVSKÝ, anstataŭ Dagmar CHVÁTALOVÁ, estraranino en 2005-2012, okaze de kies edziniĝo kun Jiří MATĚJŮ la 25-an de aŭgusto ni kore gratulas. La revizian komisionon aldone membras Marek BLAHUŠ (prezidanto) kaj Miroslav HRUŠKA. La elekton kaj antaŭan enurban programon partoprenis ses personoj.

Komencnovembre ĈEJ-anoj kunorganizis renkontiĝon de E-mentál en Žatec, kiun partoprenis 10 esperantistoj el 3 landoj kaj kiu inkluzivis viziton de bierproduktejo, urbopromenon kaj amuzan programon.

Ŝanĝe de novembro kaj decembro okazis en Ústí nad Orlicí semajnfina Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR) kiun por novuloj okazigis ĈEJ kunlabore kun la vroclava junulara grupo Aŭroro. Partoprenis 14 junuloj el Pollando, Ĉeĥio, Slovakio kaj Rusio.

La Brnan klubon de ĈEJ novembre kvartage vizitis germano Andreas MÜNCHOW, kiu trarigardis la urbon, renkontis la plenkreskulan klubon kaj poste kun kvar junuloj pluiris al KAEST en Slovakio. Jam la 31-an de oktobro plenkreskuloj kaj junuloj (tiuj en teejo) akceptis samtempe tri eksterlandanojn: argentinano Rodrigo GIMÉNEZ faris en Brno kelksemajnan staĝon kaj geedza paro Ben INDESTEGE (Belgio) kaj Hati ALIEVA (Ukrainio) haltis petveture.

En Brno ekstudis Václav ZOUZALÍK, kiu somere kadre de sia studkonkludo ĉe konstrulernejo en České Budějovice defendis 43-paĝan jarfinan studlaboraĵon pri Esperanto. Nome de ĈEJ ĝian ellaboradon asistis Marek BLAHUŠ, kiu komencdecembre gastis ĉe Jiří GALUŠKA en Konstanz kaj renkontis esperantistojn en Ulm, Konstanz kaj Friedrichshafen.

La praga ĈEJ-klubo kunvenis la 13-an de decembro okope (4 ĈEJ-anoj) en klubejo de la plenkreskula klubo kaj festis la Zamenhofan tagon ĉe la ZEO en Vyšehrad. Brnaj esperantistoj ĉeestis la 15-an de decembro kvarope (2 junuloj) dum AEF-festo en Vieno, kie Marek BLAHUŠ kaj Miroslav MALOVEC kune donis la ĉefprelegon. Korekto de la pasinta numero: Vít MIŠUREC ne jam ekstudis en Italio kiel anoncite.

Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://cej.esperanto.cz/

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code