Partoprenu en la reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KoE) organizas la interretan seminarion “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco”. La seminario donos la ŝancon al 30 junuloj lerni pri la temoj de naturmedio kaj homaj rajtoj. Niaj partoprenantoj per la seminario havos la ŝancon :

  • Lerni pli pri la ligo inter mediprotektado/daŭripovo kaj respekto de homaj rajtoj;
  • Interŝanĝi opiniojn, sciojn kaj bonajn praktikojn kaj lerni de la aliaj partoprenantoj;
  • Ricevi enkondukon al la konceptoj de Edukado pri Homaj Rajtoj kaj rajtbazita aliro al junuloj rilate al naturmedia daŭripovo;
  • Disvastigi la rezultojn de la seminarion en iliaj lokaj komunumoj rilate al klimata agado kaj homaj rajtoj.

La seminario okazos interrete ene de 3 semajnoj: de la 3-a de majo ĝis la 23-a de majo 2021. La laborlingvoj de la reta seminario estos la angla aŭ esperanto, laŭ la prefero de la partoprenantoj. Ne estas kotizo por partopreni. Ĝi estos farita nesinkrone, depende de la disponeblo de ĉiu partoprenanto. Aldone, estos unu interreta nedeviga kunveno semajne en la sekvaj datoj:

  • Lundon, 10-an de majo 18:00-19:30 CEST;
  • Merkredon, 19-an de majo 18:00-19:30 CEST;
  • Merkredon, 26-an de majo 18:00-19:30 CEST.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj estas:

  • Inter 18-35 jaraj;
  • Respektemaj kaj lernemaj;
  • Interesitaj pri la media daŭripovo kaj homaj rajtoj, sen aŭ kun malgranda scio pri la temo, sed granda intereso lerni pli kaj alporti ŝanĝon en la socio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis dimanĉon, la 25-an de aprilo 2021. Vi povas kontakti ker@tejo.org por demandoj aŭ klarigoj.

Permesilo Krea Komunaĵo
Partoprenu en la reta seminario “Klimata Generacio: Nia Planedo, Niaj Rajtoj, Nia Estonteco” fare de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code