Videaĵo La Fina Venk’ dosiero de la tago ĉe Vikimedia Komunejo

Videaĵo de kanto La Fina Venk’ de muzikisto i. d. c. estis elektita kiel Dosiero de la Tago por 15-a de decembro 2014 ĉe projekto Vikimedia Komunejo, provizejo de liberaj plurmediaj datumoj. Pro tio ĝi estos videbla sur ĉefpaĝo de la projekto ĝuste dum la tago de naskiĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, kreinto de internacia lingvo Esperanto. Ĉefpaĝon de la projekto vizitas ĉiutage ĉirkaŭ dek miloj da vizitantoj de la tuta mondo.

Se vi volas kontribui al videbligo de nuntempa esperanta kulturo por vasta publiko kaj vi estas aktiva uzanto de projektoj de Vikimedia Fondaĵo, vi povas aliĝi al traduko de priskribo de la dosiero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code