Okazis dum SES

Kie tio okazis?

Je jubilea deka jaro de Somera Esperanto-Studado, kiu okazis en slovakia urbo Martin. Plejmulto de programo okazis en studenthejmo de loka Farmaceutika fakultato, edukado en apuda Industria mezlernejo kaj ekskursoj en proksima kaj malproksima ĉirkaŭaĵo.

Kiam tio okazis?

Ekde posttagmezo de la 11-a de julio ĝis tagmanĝo de 19-a de julio 2015.

Kio okazis?

Kutima programo de SES. Instruado dividita en kvin niveloj kak seminario de esperanta literaturo kaj kulturo antaŭtagmeze, ekskursoj, prelegoj kaj kursoj posttagmeze kaj koncertoj kaj teatraĵo vespere.

Inter ekskursoj ne mankis ebleco viziti lokan subĉielan muzeon, burgon Orava, Altajn Tatrojn, Bojnice kaj burgo Strečno.

Rilate al vespera programo, la unua vespero apartenis al slovakiaj akordeonistoj, poste jam esperantistoj prizorgis la programon: B&B (duopo de instruistoj Bertilo kaj Birke), Asorti, Tabea kaj Kaŝi. Bonvena pliriĉigo estis teatraĵo de teatro „DOMA“ („DOcela MAlé divadlo“) el Svitavy, kiu prezentis esperantan version de teatraĵo R.U.R. de Karel Čapek. Dum la lasta vespero okazis tradicia „internacia vespero“, kiu apartenis al amatoroj kaj profesiuloj el la tuta mondo.

Kio ne okazis?

Enuo. Kaj pro vundiĝo de unu el organizantoj ankaŭ tradicia Gufujo, kiu ŝanĝiĝis el trankvila ĉambro por ripozi al ludejo, kunsidejo kaj koncertejeto, kio alportis multajn travivaĵojn kvankam aliajn ol kutime.

Kun kiu tio okazis?

Someran Esperanto-Studadon partoprenis 190 homoj el 25 zemí. Instruistoj estis 12 el 12 diversaj landoj. Inter partoprenantoj estis kompreneble ankaŭ Ĉeĥoj kaj Moravianoj, kiuj kun teatro DOMA estis 26. Nia honora membro Petr CHRDLE prelegis pri fratoj Čapek kaj ankaŭ ludis en R.U.R., Marek BLAHUŠ preparis kaj moderis ŝatata esperanta kvizo. Prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo Vít Guigliemo MIŠUREC helpis en Drinkejo, kaj Václav ZOUZALÍK instruis pri ĉeĥa lingvo, kulturo kaj historio de ĉeĥaj landoj kaj pri anonimeco ĉe Interreto.

Kio okazos?

Bedaŭrinde ne sekva SES. La organiza teamo ne planas okazigi la okazaĵon venontjare.

Do kion fari venontjare?

Partopreni la 101-an Universalan Kongreson de Esperanto en Nitra, kiu okazos ekde la 23-a ĝis la 30-a julio kaj ĝian preparon prizorgos ankaŭ multaj organizantoj de ĉijara SES.

Aŭtoro: Martin Sedlák

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code