8-a BIERo en Nová Paka

Oktobre okazis en orienta Bohemio por la 8-an fojon Brila Internaca Esperanta Renkontiĝo. Ĉi tiu eta renkontiĝo, okazanta dufoje jare, ĉi foje elektis por ĉefa programo belajn urbetojn Stará Paka kaj Nová Paka. Entute la aranĝon, kiu estis organiziti en kunlaboro de ĈEJ kaj E-mental‘ partoprenis 19 personoj, el tiuj 7 eksterlandanoj el Germanio, Hungario, Aŭstrio, Svedio kaj Ukrainio.

                Vendrede, dum alventago, programo estis libera, do kiam nia unua grupo de alvenintoj atendis aliajn, kiam ankaŭ ili atingos Studenec, vilaĝon kie ni tranoktis, ni malkovris etan ĉestadionan gastejeton, kie ni pli mallongigis atendadon per unua BIERa biero kaj tiel ekestis, kun novaj alvenintoj, spontana interkona posttagmezo. Vesperon ni komencis per vespermanĝo en loka restoracio kaj kun diversaj ludoj.

  Venontan tagon ni komencis per tradicia bunta matenmanĝo, kaj tuj poste ni ekis al la ĉevalejo en Stará Paka. Tie atendis nin ĉarmaj ĉevaloj, kiujn ni povis rajdi, kiel premion ke ili eltenis nin ni portis por ili diversajn bongustaĵojn. Kiam ni adiaŭis kun ĉevaloj, jam estis tempo por tagmanĝo, tiu atendis nin en la restoracio en Nová Paka. Kaj ĉar en Nová Paka estas belega bierfarejo, la posttagmeza programo okazis tie. Post bela trarigardo tradukata al Esperanto, dum kiu ni ankaŭ eksciis, kial oni nomas bieron el barelo „turnita“, venis ankaŭ la gustumado de la loka biero. Komence malgranda gustumado de kukurba, ĉeriza, zingibra kaj kanaba, poste en la kuŝkelo (kie la biero „kuŝas“ en grandaj cisternoj) ni pli grande gustumis 11gradan (11°Bg) bieron. Post ke ni forlasis bierfarejon ni revenis al la restoracio por vespermanĝo, kiun sekvis poste kelkaj ludoj kaj reveno al Studenec. En la loĝejo ni ankoraŭ longe babilis kaj amuziĝis ĝis profunda nokto.

 

                Dimanĉo komencis same kiel sabato, per bunta matenmanĝo. Sed antaŭ ni forlasis Studenec kaj ekis al Nová Paka ni ankoraŭ ludis en la ejo sentruan variacion de kugletoj. En la urbo ni havis gvidadon kun lokaj esperantistoj, ni vidis krom aliaj belegan preĝejon kaj ŝtonigitajn arbojn. En la urbo estas ankaŭ alia raraĵo – ligna preĝejeto transportita el Malantaŭkarpata Rusio. Bedaŭrinde, dum BIERo ĝi estis rekonstruata. Post tagmanĝo ni jam ĉiuj disiĝis kaj revenis hejmen.

8-a BIERo estis denove bonega aranĝo, ĉiuj ĝuis ĝin. Se vi bedaŭras, ke vi ne povis veni ĉi foje, ne bedaŭru, jam estas preparata la 9-a, kiu okazos inter la 11-a kaj 13-a marto 2016, loko ne estas ankoraŭ certa, sed probable en meza Ĉeĥio, en regiono Vysočina. Ni ĝojatendas Vin!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code