Invito al la Ĝenerala asembleo de ĈEJ, 28-a Aprilo 2018

Saluton karaj membroj!

Per ĉi-tiu afiŝo ni informas vin ke la ĝenerala asembleo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo okazos dum 5-Centrejo.
Dato: 28a de Aprilo je la deka matene (10:00)
Loko: Komenského 10, Žďár nad Sázavou
La programo:
1. Oficiala malfermo
2. Ĝeneralaj informoj pri aktiveco kaj planoj de ĈEJ
3. Ŝanĝoj en la statuto (detalaj informoj troveblas nur en la ĉeĥa)
4. Aliaj
5. Oficiala malfermo
La gvidanto estos, Léon Kamenický, vicprezidanto.
Ne hezitu veni!
ĈEJ

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code