Retejo pri revuo Vedem en Esperanto

Hodiaŭ estis solene lanĉita esperantlingva versio de retejo vedem-terezin.cz, retejo, kiu enhavas informojn pri kaj artikolojn el kontraŭleĝa revuo Vedem (“Ni gvidas”), kiu estis eldonata en 1942 – 1944 en geto de Terezín de tie internitaj knaboj kun Petr GINZ kiel ĝia ĉefa persono, denaskulo el Prago, kies pentraĵo Luna pejzaĝo iĝis unu el la simboloj de tempo de holokaŭsto.

Esperantlingvan version de la retejo, kiu havas ankaŭ siajn versiojn en ĉeĥa kaj angla lingvoj preparis Miroslav MALOVEC, esperantisto el Brno (Ĉeĥio), fondinto de ĉeĥlingva Vikipedio kaj honora membro de ĈEJ.

Pri Petr GINZ ni jam verkis artikolon omaĝe al 70-a datreveno de lia morto.

Permesilo Krea Komunaĵo
Retejo pri revuo Vedem en Esperanto fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code