Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo lunde sendis kondolencon al Ĉeĥa Episkopa Konferenco kaj Praga Ĉefepiskopujo rilate al morto de kardinalo Miloslav VLK, praga eksĉefepiskopo.
Miloslav VLK lernis Esperanton en juna aĝo, li membriĝis en iama Esperanto-klubo en České Budějovice kaj ankaŭ en sia posta vivo li subtenis esperantajn aranĝojn en Ĉeĥa Respubliko, inklude IJK 2009 en Liberec’ kaj en la sama jaro li ankaŭ akceptis honoran membrecon en Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Pri esperantaj kaj profesiaj aferoj de kardinalo VLK ni informis en la sabata afiŝo.
Plena teksto (PDF):
Altestimataj Patroj Episkopoj,
kun doloro ni akceptis sciigon, ke la Sinjoro hieraŭ alvokis en eternecon nian karegan patron Kardinalon Miloslav Vlk.
Nome de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kun sidejo en Romo, nome de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ nome de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo akceptu profundan kondolencon pro forpaso de la kara patro kardinalo Miloslav, kiu per oraj literoj enskribiĝis en la historion de la katolika Esperanta movado kaj en niajn korojn.
Patro kardinalo Miloslav, kiu dum sia junaĝo okupiĝis pri Esperanto ĝis porinstruista ekzameno, akceptis reprezentantojn de nia katolika Esperanta movado en České Budějovice, en
Prago, sed ankaŭ en Romo. Profunde en nian memoron enksibiĝis la patro kardinalo la 10-an de julio 1995, kiam li vizitis nin en la urbo Olomouc, por kadre de la okazanta 48-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista celebri kun dek naŭ pastroj – esperantistoj el kelkaj landoj la sanktan meson en la preĝejo de la Virgulino Maria la Neĝa. Neforgesebla travivaĵo de la kongresanoj poste estis amika kunestado kun la patro kardinalo en la kongresejo, kie li ankaŭ akceptis funkcion de la Alta Protektanto de IKUE. Eĉ se pluajn du tiajn kongresojn – la 55-an en Kroměříž 2002 kaj la 59-an en Velehrad 2006 li ne povis persone ĉeesti, ĉiam li rememoris la kongresanojn per sia mesaĝo al ili adresita.
Kun dankemo rememoras patron kardinalon ankaŭ partoprenintoj de la Internacia Junulara Kongreso en la urbo Liberec 2009, kie li kadre de la kongreso ankaŭ celebris al la kongresanoj la esperantlingvan sanktan meson, kaj kie lin junaj partoprenantoj honorigis per titolo Honora Membro de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.
Kun la amo kaj dankemo ni rememoros la patron kardinalon Miloslav precipe enpreĝe, por ke li plu estu por ni modelo de la kuraĝo kaj bravo, per kiuj estis plenigita tuta lia vivo en la servo de nia Katolika Eklezio kaj Dio.
Nome de la katolikaj esperantistoj kaj nome de la Esperanta junularo ekceptu nian sinceran kaj profundan kondolencon.