Fine de la jaro venas JARo! Junulara Antaŭkristnaska Renkontiĝo! Kiu okazos en Prago inter la 13a kaj 15a decembro. Ĉefaj punktoj de la aranĝo estas festo de ekesto de ĈEJ, ĝenerala asembleo de ĈEJ kaj celebrado de la Zamenhofa tago. Dum la aranĝo ni (kompreneble) festos, ĝuos, amuziĝos, sed ni ankaŭ pere de interesa maniero rememoros historion de nia movado iomete.
Dum la vendreda vespero estos neoficiala programo por jam alvenintoj – la kultura surpriza vespero. Dum la vespero ni babilos, iom amuziĝos kaj ekkonos unu la alian.
Sabate matene, jam je la 10a ni renkontiĝos kaj iros al la promeno tra la urbo. Dum la vojo ni vizitos gravajn lokojn por la historio de ĈEJ, kompreneble ne ĉiujn, sed tiuj la plej gravaj. Promenon ni finos en restoracio por tagmanĝi kaj poste ni iros al praga esperanta klubejo, kie ni daŭrigos kun festoj, ludoj, kvizoj kaj aliaj. Vespere ni translokiĝos alie por vespermanĝi kaj daŭrigi festojn.
Dimanĉa mateno estas dediĉita al pli seriozaj aferoj – ĝenerala asembleo de ĈEJ – kie ĉiu estas bonvenitaj, ankaŭ ne-membroj.
Tagmeze ni ekos al Vyšehrad kie ni kune festos tagon de Zamenhof laŭ kutima praga maniero. Post la festoj la programo estas libera kaj dependos de la decido de restantaj partoprenantoj.
La programo povas esti ŝanĝita laŭ vetero kaj preciza programero estos publikita ĉe la FB-paĝo kaj sur la paĝaro de ĈEJ.
Loĝado estas prizorgita laŭ la pasport-serva maniero, do oni loĝos ĉe esperantistoj en prago. Se estos bezonata kunporti dormilojn estos laŭ interkonsento kun loĝigantoj. Pri manĝoj: tagaj kaj vesperaj estos en restoracioj.
Se vi havos ajnan demandon, skribu al Vít G. Mišurec
(caffeguglielmo(ĉe)gmail(punkto)com) kaj vi ricevos respondon por ĉio.
Ni esperas, ke multaj el vi venos kaj ĝuos antaŭkristnaskan Pragon.
Gravaj tempoj
Vendredo: Ekde 18:00 venu al adreso Korunní 24 en kafejon Světnička.
Sabato: Ni renkontiĝos matene je la 10-a en klubejo de Praga klubo (Ve Smečkách 25). Poste ni promenos tra la urbo ĝis ĉirkaŭ 12-a aŭ 13-a, kiam ni venos en restoracion en Bělehradská 75. Posttagmeze ni revenos al la klubejo.
Dimanĉo: Renkontiĝo okazos denove je la 10-a, ĉifoje en loĝejo de Vítek (se iu ne konas adreson, skribu al li). Sur la sama loko okazos ĝenerala asembleo de ĈEJ. Je la 12-a ni foriros al E-memoraĵo ĉe Vyšehrad, kie je la 13-a komencas festado de Zamenhofa tago.