ĈAR

ĈAR – Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo – estas junulara aranĝo por novuloj, kiu ĉiujare okazos ĉe limoj de ŝtatoj de Viŝegrada 4 (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio). Organizas ĝin la plej ofte Pola Esperanto-Junularo, Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj Slovakia Esperanta Junularo. Nia celo estas venigi komencantojn kaj novulojn kiuj eble neniam antaŭe havis kontakton kun eksterlandaj esperantistoj. ĈAR estu ilia unua ŝanco por praktiki la lingvon kaj amikiĝi.

La informojn pri ĉi-jara ĈAR troveblas ĉi tie.