Dum la daŭro de projekto okazos diversaj laborkunsidoj kies celo estas planadi kaj ĉefe prizorgi ke la projekto havas senprobleman fluon. Ĉar la projekto estas 1-jara entute okazos 3 laborkunsidoj kiujn partoprenos respondeculoj de diversaj partneraj organizoj kune kun tiuj de la kunordiganta:
- EK-evento en Trento, Italujo
- Laborkunsido dum Junulara E-Semajno (http://jes.pej.pl/), Pollando
- Fina renkontiĝo dum Somera Esperanto Studado (http://ses.ikso.net/2018/), Slovakio
Trejnadoj
Celo de la trejnadoj estas per iloj de neformala edukado enkonduki diversajn gravajn temojn kiuj estas nepraj por lingvo instruado. Krom teorio, ni fokusiĝos ankaŭ je praktiko kaj la trejnotoj havos dum 3 trejnadoj okazon praktiki nove akiritajn konojn ne nur dum trejnadsesioj, sed ankaŭ kiam rekte liverante mallongan kurson dum la Somera Esperanto Studado aŭ en lokaj kluboj.
- Junulara E-Semajno: Enkonduka trejnado (http://jes.pej.pl/), Pollando
- SEMEO: Intensa trejnado, Francio
- Somera Esperanto Studado (http://ses.ikso.net/2018/), Slovakio
Interrenkontiĝa laboro
Interrenkontiĝa laboro fokusiĝas ĉefe je trejnotoj, kiam ili ricevos diversajn taskojn por pliprofundigi siajn konojn ankaŭ ekster organizitaj aktivaĵoj. Kiel ekzemplo ni povas mencii ke intertrejnade ili ricevos videojn surbaze de kiuj ili devus memstare inventi diversajn ekzercojn kiujn ni post kontrolo aperigos publike.
Krom kreado de intruumaterialo ni ankaŭ kreos diversajn retkursojn, ĉefe pri temoj kiuj estos pritraktitaj dum la supre menciitaj trejnadoj. Ĉar trejnadon partoprenos homoj kiuj jam iel spertas pri lingvoinstruado ni kredas je tio ke la liveraĵoj kaj raportoj de ili servos kiel bonkvalita bazo por ilia kreado. La retkursoj estos tradukitaj al diversaj lingvoj kaj krom angla, ni certe planas tradukon al slovaka/ĉeĥa kaj vietnama.
Memkompreneble estos prizorgitaj ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj, pro tio certe kontrolu aktualaĵojn por ekscii pli.