SES

Somera Esperanto-Studado (SES 2018) okazos de la 14-a ĝis 22-a de julio 2018.

SES 2018 okazos en la montara slovaka urbo Liptovský Mikuláš, situanta 210 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo kaj proksime al Pollando kaj Ĉeĥio.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo;
Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko…

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.