Junaj esperantistoj el Ĉeĥa Esperanto-Junularo partoprenis Konferencon pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kune kun partoprenintoj de la preskaŭ tuta Eŭropo. La temo de ĉijara KAEST estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”.
De ĈEJ partoprenis ĝin Marek Blahuš, Michal Matúšov (KuboF), Václav Zouzalík, Vít Guiglielmo Mišurec kaj honoraj membroj de ĈEJ Petr Chrdle kaj Miroslav Malovec. Michal Matúšov kaj Václav Zouzalík ankaŭ partoprenis seminarion AMO (Aktivula maturiĝo), kiu estas aranĝata de Universala Esperanto-Asocio.
Dum la konferenco ni prezentis temojn kiel Ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj, kunlaboro de galerioj, arĥivoj kaj bibliotekoj kun Vikipedio, Kemio en manĝaĵo, Interretaj arĥivoj kaj Kial kaj kiel uzi Krean Komunaĵon. Sed KAEST ne konsistas nur el prelegoj! Ni ankaŭ dediĉiĝis al vingustumado, babilado kun geamikoj kaj ekkonado de novaj homoj el la preskaŭ tuta Eŭropo. Dimanĉe, post fino de la konferenco, ni partoprenis seminarion pri Universala Kongreso de Esperanto okazontan en Nitra (Slovakio) en 2016.