Longegan vojaĝon al la jarfina renkontiĝo en Pollando (JES) vi ne devas partopreni solaj. Aliĝu al ni, kaj nia JES komenciĝos jam en Ostravo!
Oni ekveturos el Prago kaj Bratislavo verŝajne jam la 26-an de decembro 2011. Sed tio estas nur antaŭplana informo. La datoj kaj tempoj de for- kaj alveturoj de trajnoj konkretiĝos kun la apero de la nova horaro 2011/2012. Tamen ni kredas, ke ne ŝanĝiĝos la kostoj de la biletoj, kaj se jes, do tiel, ke ni veturos pli malmultkoste :-) .
La vojlinio estas jena: (Praha – Pardubice – Olomouc)/(Bratislava – Břeclav – Přerov) – Ostrava – Bohumín – Katowice – (Warszawa/Łódź) – Gdańsk.
Memkompreneble, kaze de apero de alia pli oportuna vojaĝmaniero (se hazarde malmultekostiĝus raketoj :-) ), la vojaĝlinio povas ŝanĝiĝi. Ni anoncus tion frutempe.
Ĉi-jare la karavano antaŭpagendas!
Por tiuj, kiuj veturos per la karavano Praha-Ostrava-Gdańsk, la revenbileto kun sidlokoj kostas 70€, por tiuj, kiuj elektos la karavanon Bratislava-Ostrava-Gdańsk, la prezo estas 80€. Ankaŭ se vi ne veturos el Prago aŭ Bratislavo, sed vi aliĝos al la karavano poste (aŭ kaze de la revenvojaĝo vi forlasos ĝin pli frue), la pagenda prezo ne ŝanĝiĝas. Sed neniu devas timi, ke perdos sian monon. Kaze de la pli malmultekosta bileto la reston de la mono oni rericevos dum JES.
La sumon 70€ (aŭ 80€) oni povas pagi al jenaj personoj:
Vít G. Mišurec (Prago kaj ĉirkaŭaĵo)
Dan Mrázek (Prago, Pardubice kaj ĉirkaŭaĵo)
Megy Korábová (Prago, Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo)
Zuzka Kožuchová (Brno, Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo)
Por la koncerna anonco skribu al cej(ĉe)esperanto.cz.
Se vi ne povos renkonti iun el ili, skribu al Vít G. Mišurec (esperanto.vit(ĉe)volny.cz), kaj la pagmanieron vi solvos kun li.
Ĉiujn, kiuj veturos per nia karavano, ni petas plenigi la demandaron, kio estas la oficiala aliĝo al la karavano. Alia meniero ne validas.
Aliĝi kaj pagi vi povas ĝis la 10-a de decembro 2011, post tiu ĉi dato la aliĝo ne eblos, ĉar ni jam aĉetados la biletojn :-) . Tiuj, kiuj ekvolos rezigni pri la vojaĝo kun ni, devas malaliĝi ĝis la 10-a de decembro 2011. Post tiu ĉi dato ni ne povas garantii, ke ni redonos al vi la tutan sumon, ĉar eble jam estos aĉetitaj la biletoj. Ni aĉetos ilin antaŭe pro devigaj rezervacioj.
Ni ĝojatendas vin, veturu ni ĉiuj kune, por ke la vojaĝo estu pli amuza!
Vítek Gulík Mišurec
Dan (Masík) Mrázek