Dum la pasinta JES 2017 oni okazigis trejnadon por homoj, kiuj volas instrui Esperanton. La trejnado daŭris tri tagojn kaj estis ege intensa kaj fruktodona. Ĝin partopenis 16 homoj, kelkaj de ili jam estas instruistoj de diversaj lingvoj. Niaj trejnistoj — Jana Kamenická kaj Szabolcs Szilva — disdividis temojn kaj gvidis unu post la alia. Tio helpis teni bonan ritmon dum la tuta kurso, kio estis grava, ĉar ni devis ellerni multajn aferojn.
Preskaŭ ne temis pri gramatikaĵoj, sed oni pli koncentriĝis pri tio, kiel pli bone doni informon al lernantoj: kiel kompreni bezonojn de lernanto, kiel agi en diversaj situacioj, kio estas pli grava dum instruado, kiel esti pli klara kaj komprenebla.
La unuaj taskoj estis pli interkonaj ol pensigaj. Ni havis eblon ekscii kaj lerni la nomojn unu de la alia kaj konatiĝi. Tio estas grava por pli komforta etoso dum la kurso. Aldone niaj trejnistoj havis eblon ekkoni nin, por ke ili havu pli individuan aliron al ĉiu partoprenanto.
Alia parto estis klarigado, kial gravas retrokuplo. Ni rakontis pri niaj impresoj de apartaj kursoj de la trejnado, kion ni ŝatis aŭ ne ŝatis, reciproke ni pritaksadis unu la alian kaj demandis pri tio, kion ni ne sufiĉe ĝuste komprenis aŭ volus pli detale prilabori. «Ĉiam lerni» estas grava eco de bona instruisto.
Ni lernis improvizi, ĉar tio povas esti bezonata, eĉ se la instruisto plene preparis ĉiujn materialojn por sia leciono.
Ni lernis paroli publike, ĉar bona instruisto devas esti klara kaj komprenebla kaj ne povas perdi atenton de siaj aŭskultantoj.
Ni lernis, kia estas bona instruisto kaj kiaj eraroj de instruistoj estas la plej oftaj. Ni ankaŭ eksciis, ke ideala instruisto ne ekzistas kaj ĉiuj povas erari. Tamen, endas ĉiam plibonigi siajn scipovojn.
Cetere bona instruisto ĉiam estas atenta pri siaj lernantoj kaj strebas krei la plej bonajn kondiĉojn dum sia leciono. Krome ni provis kompreni ne nur voĉajn respondojn je siaj demandoj, sed ankaŭ “korpan lingvon”, ni parolis pri kulturaj diferencoj inter homoj de diversaj landoj.
Por instruisto de Esperanto tia kultura parto estas grava, oni ofte devas instrui la lingvon al multnacia kaj multkultura grupo. Pro tio ankaŭ indas almenaŭ iomete koni aliajn lingvojn krom sia denaska lingvo kaj Esperanto. Indas enkonduki la lernantojn en la kulturon de Esperantujo, krei ekzercojn uzante kantojn kaj poemojn, legi tekstojn originale verkitajn Esperante.
Ankaŭ por instriusto estas grave scii kiel lerni. La lernado ne devas esti enuiga, sed devas esti sufiĉe intensa kaj ofta. Se la instruisto mem scipovas lerni, tio helpos instrui aliajn homojn.
Kompreneble la trejnado estis ne nur teoria. Estis preparitaj ankaŭ pluraj movaj, skribaj kaj parolaj ekzercoj. Ni eklernis, kial necesas ŝanĝi tipojn de ekzercoj kaj ke skribajn ekzercojn estus pli bone lasi kiel hejmtaskon. Se oni lernas lingvojn, oni ja devas uzi tiujn lingvojn por paroli, kaj klasĉambro estas perfekta loko por tio.
Ankaŭ dume la trejnistoj montris al ni, kiel indas agi dum siaj lecionoj. Ili estis tre bone preparitaj, ili atentis, ke ĉiuj lernantoj komprenu ĉion kaj ke ĉiuj havu eblon respondi jemandojn kaj fari taskojn. Ni multe ekzercis kaj pridiskutis aferojn unu kun la alia. Ni ne havis nur unuopajn taskojn, sed ankaŭ lernis labori en teamoj.
Do ni ĉiam havis ekzemplon de bona instruado. Ni povis vidi kiel eblas grupigi homojn, kion fari, por ke ĉiuj lernantoj havu eblon respondi demandojn, kio estas bona preparado, kiajn ekzercojn indas prepari por pli vigligi la lecionon kaj lernantojn, kion fari, por ke la kondiĉoj dum la leciono estu pli komfortaj ktp.
Fine de la trejnado ni havis eblon krei instruan videon uzante niajn novajn sciojn surbaze de niaj antaŭpreparitaj hejmtaskoj. La trejnistoj helpis dume kaj ni havis scenarion kiel rezulton de komuna laboro. Fine de la kurso tiuj videoj devas helpi lerni Esperanton al komencantoj.
Estis granda sukceso, ke ni havis tiom intensan kurson kaj oni povis meti tiom da multaj aferoj nur en tritagan trejnadon. Partopreno de la kurso estis vera plezuro kaj bona sperto. La du sekvaj trejnadoj estos dum Esperantaj aranĝoj en Francio kaj Slovakio.
.