En mojosa etoso pasis Aktivula Rekontiĝo, kiu okazis en germana urbo Dresdeno ekde la 28a ĝis la 30a de oktobro 2011. Organizis ĝin Germana Esperanto-Junuluro kaj partoprenis ĝin kvardek aktivaj gejunuloj. Krom ĉeestantoj ĉefe el Germanio kaj Pollando kaj unuopuloj el Britio kaj Hungario, partoprenis la renkontiĝon ankaŭ ses ĉeĥoj.
La organizantoj elektis bonegan lokon: junularan ŝipon sur la rivero proksime de la urbocentro. La programo komenciĝis vendrede la 28an de oktobro per vespermanĝo kaj enkondukaj informoj, kio la paroprenantojn atendas. La ĉefa tago poste estis sabato. Antaŭtagmeze prelegis Lu Wunsch-Rolshoven, kiu la ĉeestantojn konatigis kun tio, kiel efike organizi renkontiĝon. Li precipe emfazis, ke certe gravas, por kiu celgrupo la aranĝo devas esti – kaj laŭ tio elekti la lokon, daton kaj longecon de la renkontiĝo. Li ankaŭ malkovris, kion ne forgesi pritrakti kun la posedanto de la ejo, kie la renkontiĝo okaziĝas. Laŭ li ankaŭ utilas, se organizantoj havas taskoliston, por ke ĉiu sciu, kion kaj kiam fari.
La posttagmanĝa programero apartenis al Rolf Fantom el Britio. Li organizis laborgrupon, en kiu li precipe emfazis, ke necesas, ke la aranĝoj estu taŭgaj ankaŭ por novuloj en Esperanto-movado. Se oni plenigas aliĝilon por iu aranĝo, estas por spertulo facila decidi ĉu elekti amasloĝejon aŭ ĉambrojn, aŭ kiun landkategorion indiki. Sed novulo ne scias, kio estas amasloĝejo aŭ landkategorio. La laborgrupo de Rolf komenciĝis fakte jam vendere vespere, kiam li al la partoprenantoj disdonis aliĝilon al iu fiktiva aranĝo kaj taskigis ilin plenigi ĝin. Problemo estis, ke la aliĝilo estis plenplena de kolumnoj kaj skribita per araba skribo… Tiel Rolf volis demonstri, kiel povas senti sin novulo plenigante aliĝilon al iu E-aranĝo. Dum sia sabata programero li poste proponis alian, pli taŭgan, aliĝilon. La organizantoj de iu aranĝo do devus pensi ankaŭ pri nespertuloj kaj proponi al novuloj iun interesan programon, por ke ili ne sentu sin fremdaj. Eble tio ankaŭ estas alvoko al landaj asocioj: klarigi al sia membraro, kion oni faros dum iu internacia renkontiĝo kaj zorgi dum ĝi pri siaj novuloj.
Dimanĉe antaŭtagemeze prelegis Julia Hell pri fortaj kaj malfortaj lokoj en Esperanto-asocioj – kaj kiel solvi ilin.
Memkompreneble oni ne nur laboris. Leo Sakaguchi preparis malgrandan diskotekon (dum kiu oni devis ege atenti, ĉar en la ŝipo estis tre malaltaj plafonoj:-) ) kaj ĉiuvespere oni grupe promenis en historia urbocentro kaj serĉis drinkejon (trovi taŭgan drinkejon por kvardek personoj ne tiom facilas :-) ). Amuze estis, kiam vendrede la ĉeĥa grupo akompanata de Rolf el Britio promenis en la urbo sola kaj ankaŭ se sukcesis dum serĉado de iu drinkejo. Post longa vagado en noktaj drezdenaj stratoj finfine ekaperis iu malfermita restoracio. Sed ĝi estis praga restoracio kun ĉeĥa biero kaj ĉeĥa brando. Drinki ĉeĥan bieroj kontraŭ germanaj prezoj ĉeĥoj rifuzis kaj vagis plu… :-)
Oni povis ankaŭ ludi kartojn aŭ aliajn tabulludojn. Do, post la tago plena de laboro oni povis bone ripoziĝi, amuziĝi kaj precipe amikiĝi.
Post la dimanĉa tagmanĝo en kebabejo venis adiaŭo kaj la partoprenintoj disvojaĝis en siajn hejmojn kun akiritaj spertoj, kiuj espereble estos uzataj por kresko de Esperanto.
Kun la konsento de la aŭtoro bazigita sur la artikolo en TEJO-Tutmonde