Ostrava estas unu el la plej grandaj kaj plej industriaj urboj de Ĉeĥio kaj ĝi situas sur la limo de Moravio kaj Silezio. Iu al ĝi brulas per la amo tiom varmega, ke eĉ fajro en altfornoj ne superas ĝin. Iu malamas ĝin tiom tenebre, ke eĉ la nigra karbo estas pli hela… Sed io certas: Ostrava havas sian ĉarmon. Ekde vendredo la 20an ĝis dimanĉo la 22an de aprilo okazos en ĝi renkontiĝo de ĈeSKEJ (neformala unuiĝo de ĈEJ kaj SKEJ). Kun ĝojo ni ne bonvenigos nur ĉeĥojn kaj slovakojn, sed ankaŭ alilandanojn! Kaj ni estas malfermitaj ankaŭ por novuloj!
Ni do malkovros belojn de Ostrava. Vendrede ni ne povas eviti “Stodolní”, do straton faman pro siaj muzikkluboj. Ni admiros industrian arĥitekturon kaj kiam ni en aro da altfornoj eksopiros pri naturo, ni vizitos zoologian ĝardenon (ĈEJ havas en ĝi siajn planojn :-) )
Al tio mojosa amuzo!
Loĝado:
Ni loĝos en ejo de Centro por familio kaj sociala zorgo ĉe la adreso Syllabova 19, Ostrava. Ĝi estas areo de eksa malsanulejo kun belega elvido al tiea pezindustria entrepreno (do romantiko :-) ).
Ni dormos en propraj dormosakoj sur propraj matracoj. Ni manĝos en restoracioj, sed ĉar je nia dispono ni havos ankaŭ kuirejeton, ni povos kuiri ion mem.
Kontraŭ kiom:
La prezo enhavas:
kotizo al ĈEJ por la programo
bileto en la zoologian ĝardenon
2-foje loĝigo en propra dormosako sur propra matraco
Se vi aliĝos anticipe (pagi vi povas surloke): 15 EUR
Se vi aliĝos surloke: 20 EUR
(Ĉeĥoj kaj slovakoj bv. rigardi la ĉeĥlingvan version por ekscii pri la kodiĉoj por ĉehoj kaj slovakoj!!!)
Kiel aliĝi?
Facile! Skribu al cxej@esperanto.cz! Al la sama adreso skribu ankaŭ kaze de iu ajn demandoj!