La somero forte regas la nuntempon, proksimiĝas la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Hungario, kial do ne agrabligi la tempon antaŭ la IJS ankaŭ en Prago? Subite kiel la fulmo venis ideo organizi la AntaŭIJSan Frenezadon en Prago. Jam nun promesis ĉeesti kelkaj eksterlandanoj – la aranĝo do estos internacia! Venu ĝui la frenezan amuziĝon en Pragon ekde la 27a ĝis la 29a de julio 2012 kun E-mental’ kaj Ĉeĥa E-Junularo!
Kio nin atendas?
La programo ekos vendrede la 27an de julio je 18:30 per eksterordinara kunveno de E-mental’. Gastigos nin E-mentalanoj Květenka kaj Staník en ilia loĝejo sur la strato Na Ovčinách en Prago (vidu la mapon). La ĉeftemo estos Svedio. De kie venos la vizitanto (kaj de kie li alportos bongustaĵojn), estas klara. :-) Se vi ne scias, kio estas E-mental’, prepariĝu por forta amuziĝo, recesismo kaj frenezado!
Sabate ni ekskursos ekster Pragon (kien konkrete, ni ankoraŭ precizigos), vespere ni konkursos ĉe boŭlo kaj poste ni festos la naskiĝtagon de nia kara lingvo! La 26an de julio 1887 aperis la unua lernolibro de Esperanto, ĝi do 125-jaraĝas!!!
Antaŭ la dimanĉa adiaŭo ni ekkonos la belaĵojn de Prago. Tiuj, kiuj daŭros al IJS, memkompreneble povos resti ĝis la lundo.
Kie ni loĝos?
Ni povas proponi al vi senpagan loĝigon en propra dormosako, sed agu rapide, la lokoj estas limigitaj! Kaj prepariĝu por la ĉeesto de kara juna hundino :-)
Kontraŭ kiom?
La programo estas senpaga! Kiom multe vi manĝos, dependas nur je vi mem. :-) Ĉar plej bone oni manĝetas kun geamikoj, bonvolu kunporti iun bongustaĵon. :-)
Kiel aliĝi?
Por ke ni sciu, kiun ĝojatendi, bv. anonci vin! Plej bone al Dyktatorino de E-mental’ Vlasta Pištíková: pismis(ĉe)volny(punkto)cz, aŭ al cxej(ĉe)esperanto(punkto)cz. Ju pli frue, des pli bone!
Fotogalerie z této jistě úžasné akce, o které však není čas ani napsat reportáž, je zde: http://dyktatorka.rajce.idnes.cz/AntauxIJSa_frenezado_en_Prago/