(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK kaj Léon KAMENICKÝ)
ĈEJ partoprenis komitatkunsidon de TEJO okazintan dum Junulara E-semajno reprezentata de Komitatano A Vít MIŠUREC. Pli pri la kunsido vi povas legi ĉe Libera Folio [1].
Komencis novaj kursoj de Esperanto en Prago – ĉiumerkrede, ekde 19:30 en la Nacia Teĥnika Biblioteko. Se vi konas iun, kiu ŝatus lerni Esperanton, ŝi aŭ li bonvenas kontakti Vít, ĉe vit (ĉe) tejo (punkto) org por ricevi pli da detaloj.
La fina raporto de la Erasmus+ projekto Plej Bonaj praktikoj en Lingvoinstruado estis sukcese aprobita kaj ni povis fini ĉiujn administrajn kaj financajn taskojn rilate al ĝi. Pli da informoj pri la projekto troveblas ĉe http://instruado.esperanto.cz/.
Ankaŭ ĉi-jare ĈEJ planas partopreni en la foiro de neregistaraj organizoj (NGO market, [2]) kaj serĉas helpantojn por prezenti Esperanton en nia budo. Por pli da informoj kontaktu p (punkto) jalaksova (ĉe) gmail (punkto) com.
ĈEJ-Tago en Brno – la 4-an de Majo 2019 ni planas organizi unutagan renkontiĝon ĈEJ-Tago, dum kiu okazos ĝenerala asembleo, prezentaĵo pri Esperanto por publiko kaj diskutrondo pri ankoraŭ ne elektita temo. Pli da informoj venos dum venontaj semajnoj.
Aktivuloj el nia praga klubo planas varbi novajn homojn pere de platformo meetup.com. Se vi volas helpi kun organizado de la proponota sesio, sentu vin liberaj kontakti Paulína JALAKŠOVÁ, ĉe p (punkto) jalaksova (ĉe) gmail (punkto) com.
Ĉi-jare povos niaj membroj ricevi rabaton por partopreni IJK-on 2019 en Liptovský Hrádok, Slovakio. Pliaj informoj venos baldaŭ.
Novaj membroj de ĈEJ povos partopreni lotumadon pri rabato por Somera Esperanto-Studado, kiu okazos en Nitra, Slovakio [3].
Vi povas aliĝi al laborgupo pri preparo de septembra ekspozicio pri IJK-oj en Esperanto-muzeo en Svitavy.
Pripensu vian kandidatiĝon al la Estraro de ĈEJ (Komitato kaj Revizia Komisio). Balotoj por ĝi okazos dum la ĈEJ-tago en Brno.
Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/
ĈEJ AKTIVAS 2019/01 fare de Václav ZOUZALÍK kaj Léon KAMENICKÝ estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.