Praga klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo invitas ĉiujn interesiĝontoj al la renkontiĝo kun unu el la plej konataj esperantaj muzikistoj Kim J. Henriksen. Venu dimanĉe la 8an de januaro 2012 je 13:30 al Jirečkova 5, Prago 7 al la familio Mišurec (do en la loĝejon de la vicprezidanto de PK ĈEJ kaj Dyktatorino de E-Mental’). Kim kunhavos sian akordeonon, kiun li certe ne lasos ripozi! Eksterpraganoj povos eĉ tranokti.
Ekde la jaro 1982 Kim J. Henriksen kantis en la muzikgrupo Amplifiki, en la jaro 1996 li kunfondis la muzikgrupon Esperanto Desperado, kies kantoj Sola aŭ Ska-virino akiris grandegan popularecon en Esperantio. Ekde la jaro 2005 li ludas en la muzikgrupo Hotel Desperado, li koncertas ankaŭ sole. Dum JES 2011, kiu antaŭ ne longe okazis en Gdansko, Pollando, al la esperanta publiko li prezentis la muzikgrupon Danĝera, en kiu ludas lia filo. Kun ĝi li ankaŭ kantis kelkajn kantojn.
Jen la video al la kanto Ska-virino
Venu do la 8an de januaro je 13:30 kaj kantu kun li! Ni renkontiĝos antaŭ la enirejo de la domo. Kaze de iu ajn bezono telefonu al Dan Mrázek: + 420 728 864 870.
Se vi bezonos tranokton, skribu al Vlasta Pištíková: pismis(ĉe)volny(punkto)cz. Ne forgesu kunporti propran dormosakon!
Ni ĝojatendas la renkontiĝon kun vi!