(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Václav Zouzalík)
Je la 11-a de septembro Praga klubo de ĈEJ komencis siajn renkontiĝadojn en nova akademia jaro. La renkontiĝoj okazas ĉiu ĵaŭde po du semajnoj je la 19-a horo en la strato Ve Smečkách 25 en Prago.
Je la 16-a de septembro okazis la unua interreta kunsido de ĈEJ. Tiu ĉi “nova” formo de renkontiĝado estis elektita pro longa distanco inter estaranoj de ĈEJ.
Dum SES en Slovakio okazis neformala renkotiĝo de ĈEJ-estraro. Ni ĉefe babilis pri uzado de nia retpaĝaro, partoprenado de edukaj okazaĵoj kaj propagado de Esperanto dum neesperantaj okazaĵoj.
Václav Zouzalík dum la jaro disvastigis liberajn esperantajn verkojn en la Interreto. Li alŝutis al Vikimedia Komunejo mallongan filmon “Esperanto Geedzigas” [1] kaj muzikvideaĵojn “Ĉu Vi Imagas” [2] kaj “La Fina venk'” [3], la unuajn du ankaŭ al Interreta Arĥivo ([4] kaj [5]). La videaĵo “Ĉu Vi Imagas” iĝis Dosiero de la tago kaj je la 16-a de aprilo estis spektebla sur la ĉefpaĝo de Vikimedia Komunejo. Li ankaŭ kreis esperantajn subtitolojn por libera filmo Sintel [6] kaj por neoficiala propaganda videaĵo de Vikidatumoj [7].
Nia longtempa membro kaj refondinto de ĈEJ Marek Blahuš je la 16-a de aŭgusto edziĝis kun sia koramikino Veronika. Ni kore gratulas kaj deziras al ili ĉion plej bonan en ilia nova vivo.
Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/
ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2014/01 fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.