“EKevento” de la Erasmus+ Instruista Projekto
6.10. – 8.10.2017, Trento, Italujo
MALLONGA PRISKRIBO DE LA EVENTO
Kadre de la Erasmus+ Instruista projekto okazos komence de Oktobro la unua renkotiĝo, nomata “Ekevento.” ĝia celo estas, ke reprezentantoj kaj spertuloj de diversaj partneraj organizoj ĝuos agrablan tempon en Italujo kaj fruktodone kunsidos pri ĝia enhavo, ekscios pli pri kiel ĝi estos mastrumita flanke de la kunordiganto kaj kiaj estas ĝiaj oficialaj celoj kiujn ni nepre devas dum venontaj 11 monatoj plenumi. La partoprenontoj de ĉi-evento havos unikan okazon esti je kreado de detala kaj altkvalita laborplano de ege projekto por la junulara esperanto movado. La kunsidoj de tiu ĉi aranĝo estos protokolitaj kaj poste publikitaj por ke ĉiuj povus libere engaĝigi en la projekto.
PROGRAMO DE LA EVENTO
Vendredo, 6.10.2017 – alventago
15:00 – Alveno/Registriĝo ĉe la gastejo
16:00 – Enkonduka kunsido
- Interkonaj ludoj – prezentado de ĉeestantoj
- Enkonduko al la pritraktotaj temoj kaj al la projekto
- Kreado de “moralaj” reguloj kiuj estos validaj por la plena daŭro de la projekto
- Prezentado de ĝisnuna agado rilata al la projekto kaj de ekzistantaj dokumentoj
18:30 – Vizito de la urbocentro kaj promenado
20:00 – Vespermanĝo ien en urbocentro
Sabato, 7.10.2017
Matenmanĝo en gastejo
10: 00 Matena “LABOR”sesio – projektoenhavaj temoj (En kunsidejo)
- Projektaj trejnadoj
- Enhavo de la trejnadoj
- Planado de diversaj trejnadtemoj al diversaj eroj
- Elektaproceso de kandidatoj por trejnado
- “Perfekta” trejnoto (volontula instruisto)
- Kiujn konojn li devus akiri?
- Ekzamenado – KER? Specialaj ekzamenoj? ktp.
11:30 Kafopaŭzo
- Interrenkontiĝaj taskoj
- Intelekta produkto
- “Toolbox” – kreado de retejo instruado.esperanto.cz
- Enhavo? Lingvoj? ktp.
14:00 Tagmanĝo
15:30 Posttagmeza “LABOR”sesio – projektmastrumistaj temoj (En kunsidejo)
- ĝenerale
- komunikado, taskoj de kunordiganto, ktp.
- Financoj
- Prezento de la budĝeto
- Prezentado de “Centra financado” kiun ni aplikos en ĉi projekto
- Kreado de bonusa sistemo
- Antaŭviditaj kostoj
17:30 Kafopaŭzo
- Kreado de temposkemo (tempoplano) de sube menciitaj “Action Steps”
- Kiam kaj kio devus esti farita por sukcese mastrumi la projekton
20:00 Vespermanĝo
21:00 Libera tempo
Dimanĉo, 8.10.2017 – forirtago
Matenmanĝo
9:30 Marĝentempo por temoj kiujn ni ne sukcesis fintrakti dum pasintaj tagoj
11:00 Foriro de la gastejo kaj fino de la evento
RIMARKO: Ni ne bezonas strikte trapasi laŭ horojn la sube menciitajn partojn de programo, ni tamen devas iel sukcesi trakti ĉiujn temojn por efike eluzi eblon paroli persone.
ALVENEBLOJ
Trento estas ĉarma urbo ĉirkaŭita de Alpoj en Norda Italujo. ĝi estas sufiĉe bone atingebla de la jenaj flughavenoj: Milano – Bergamo, Verona (ambaŭ), Venezia (ambaŭ) kaj konsiderata povas esti ankaŭ flughvaneo de Bologna. ĉiujn flugbiletojn ni rekomendas aĉeti en la retejo de SKYSCANNER – www.scyscanner.com, en kiu eblas serĉi facile plej malmultekostajn ebleojn.
- De flughavenoj al Trento:
Estas pluraj ebloj kiel atingi la urbon, vi povas alveni buse (ekzemple pere de flixbus kompanio: www.flixbus.com – eblas kontroli horaron kaj aĉeti bileton rete) aŭ trajne per nacia kompanio Trenitalia ( http://www.trenitalia.com/tcom-en – kien ni rekomendas denove kontroli horaron ĉefe de regionalaj konektoj (elektante veturadon pere de regionalaj trajnoj vi povas vian bileton aĉeti ankaŭ surloke, ĉar la prezo ne varias))
- Buse al Trento:
Se vi ŝatas longajn vojaĝojn vi povas alveni al Trento de multaj urboj el Eŭropo rekte per busoj de flixbus kompanio (www.flixbus.com)
Ni tamen rekomendas flugi al Italujo, ĉar ekzistas amaso da malmultekostaj flugeblecoj ekzemple al Milano-Bergamo.
LOĜADO
ĉiuj projetkaj eksterlandaj partoprenontoj loĝos en gastejo kiu situas proksimume 300 metroj de la ĉefa stacidomo en Trento. ĝi ne havas “veran” akceptejon pro tio ni antaŭdangas por informi nin precize pri viaj alventempoj. La nomo de ĝi estas BBDante.
Je nia dispono estos granda loĝejo kun 7 dormlokoj (dividita en 1 kvarlita ĉambro kaj 1 trilita ĉambro) inkluzive kun komuna spaco kaj kuirejo – ni eventuale pripensos erojn de kunsidoj ankaŭ tie, poste 3-lita ĉambro kaj 2-lita. Fotojn de la gastejo vi povas kontroli ĉe: https://www.bed-and-breakfast.it/en/trentino-alto-adige/bb-dante-trento/46021
Adreso de la Gastejo
14 Via Torre Vanga, 38122 Trento, Italujo
Mapo
KUNSIDEJO
Sabate ni kunsidos la tutan tagon en la oficejo de AET, kiu estos je nia dispono ekde mateno ĝis vespero :) Ceterajn kunsidojn ni eble havos en malpli formala etoso, rekte en la gastejo, ĉar ni disponeblos je sube menciita granda loĝejo.
Adreso de la kunsidejo
Via Zara, 7, 38122 Trento TN, Italujo
Mapo
MANĜADO
La unua oficiala manĝo estos la vendreda vespermanĝo, sed ni tamen prizorgos por vi iujn “panini” vendede, kiel “malfrua tagmanĝo. Matenmanĝoj estos prizorgitaj rekte en la gastejo, ceteraj manĝoj estos prizorgitaj pere de retaŭracioj. La manĝoj estos pagotaj de projekta mono, sed memoru ke alkoholaĵojn (kaj multekostajn trinkaĵojn ĝenerale) vi devas mem financii. Krome, oni povas en Norda Italujo senprobleme trinki akvon de krano :)
PARTOPRENONTOJ
La “projektaj” partoprenontoj el 7 partneraj kaj la kunordiga organizo partoprenos “senpage” kaj estos por ili prizorgitaj manĝoj, loĝado kaj repagitaj vojaĝkostoj. ĉiuj ceteraj estas memkopreneble bonvenaj partopreni la programon, sed devas mem prizorgi la menciitajn aferojn. Ni ne havas programkotizon, do por aliĝi al ĝi sufiĉas sciigi Léon ĉe leon.kamenicky@gmail.com, por ke ni sciu pri via intereso.
KONTAKTOJ
Walter Bruno (loka respondeculo)
- poŝtelefonnumero: +39 346 696 58 78
- retpoŝtadreso: walter.bruno.1995@gmail.com
Léon Kamenický (respondeca ĝenereale)
- poŝtelefonnumero: +421 948 028 086
- retpoŝtadreso: leon.kamenicky@gmail.com
- SKYPE: l.schnelldorfer@gmail.com
ORGANIZANTOJ
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (cxej.esperanto.cz)
AET (Trentina Esperanta Asocio, http://www.esperanto.trento.it/)
La evento okazos danke al la financa subteno de Erasmus+ projekto registrita ĉe ĉeĥa nacia agentejo, sub kodo 2017-1-CZ01-KA205-035221.