Tiu ĉi teksto estis verkita en Esperanto. Se vi ne komprenas, kion ĝi signifas, simple kopiu la tekston al Google Translator. Ekde la 22-a de februaro 2012 eblas fari tradukojn de naciaj lingvoj al esperanto kaj male per Google-tradukoj.
La teamo de Google-tradukoj diskonigis la aldonon de nova lingvo en sia oficiala anglalingva blogo, samtempe donante bazajn informojn pri la lingvo. Laŭ la blogaĵo, „Esperanto havas centmilojn da aktivaj parolantoj“, kaj „kelkaj centoj eĉ lernas ĝin denaske“. “La celoj de Esperanto kaj Google-tradukoj koincidas, ĉar ambaŭ volas helpi homojn kompreni unu la alian,” skribas Thorsten Brants, kiu afiŝis la blogaĵon.
La teamo de Google laŭ li estis surprizita de la bona kvalito, kiun jam eblas atingi per maŝina tradukado de Esperanto, konsiderante ke la kvanto de ekzistantaj tradukoj, sur kiuj Google povas bazi sian tradukalgoritmon, estas malgranda. Ekzemple por la germana aŭ hispana lingvo Google havas centoble pli da datumoj.
Tradukojn kompreneble oni povas korekti kaj tiel helpi al pli kvalitaj tradukrezultoj, do se vi tradukos ion ekzemple de la ĉeĥa lingvo al Esperanto kaj al vi ne plaĉos la rezulto, ĉar Google-tradukoj malbone komprenis la frazon, vi povas ŝanĝi la rezulton kaj tiel plibonigi tradukojn por estonteco.
Kaj kiel aspektas traduko de la ĉeĥa frazo al esperanto?
Ni provu, kiel aspektos bonveniga frazo ĉe ĉeĥa Vikipedio:
Vítejte ve Wikipedii, internetové encyklopedii, kterou může každý upravovat.
En esperanto ĝi estas:
Bonvenon al Vikipedio, la libera reta enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
Kaj kiel Google-tradukoj tradukus tiun ĉi ĉeĥan frazon?
Bonvenon al Vikipedio, libera reta enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
Ni vidas, ke Google ne tiom konas „la“, alie la traduko estas preciza (tio estas dank al tio, ke tiu ĉi frazo estas ofta, kaj precize tio estas bazo por preskaŭ preciza tradukrezulto.
Aŭ ni provu frazon, kiu estas en lernu!
lernu! jsou mnohojazyčné stránky. Jejich cílem je informovat lidi, kteří rádi brouzdají po internetu, o možnosti bezplatně a snadno se naučit esperanto.
Esperanto je živoucí jazyk velmi vhodný pro mezinárodní komunikaci.
En esperanto:
lernu! estas plurlingva paĝaro, kiu celas helpi al retemuloj informiĝi kaj lerni Esperanton, senpage kaj en facila maniero.
Esperanto estas vivanta lingvo tre taŭga por internacia komunikado.
Traduko laŭ Google-tradukoj:
lernu! estas multlingva paĝaro. Ilia celo estas informi homojn kiuj ŝatas foliumi la Interreto, la eblo de libera kaj facila por lerni esperanto.
Esperanto estas vivanta lingvo tre taŭga por internacia komunikado.
Ĉi tie jam estas videbla pli da diferencoj. Dua frazo estis precize tradukita, la unua frazo ne tiom. Tamen, ne malbona, ĉar la frazo ĉe lernu estas skribita en stilo, ke ĝi kaptu intereson de homoj, do oni ĉi tie ne povas apliki tradukon „de vorto al vorto“.
-mir-
Dankon pro la artikolo kaj klopodo pri pritakso de la rezultoj por la ĉeĥa lingvo. Atentu tamen, ĉar vi faras grandan eraron: Testante maŝintradukilon, neniam uzu por testo datumojn kiujn la tradukilo (eĉ se nur supozeble) uzis por trejniĝi! Tre verŝajne la sistemaj mesaĝoj de Vikipedio kaj la tekstoj de “lernu!”, ambaŭ multlingvaj retejoj bazitaj sur traduksistemoj kie preskaŭ ĉio restas sur la sama loko kaj nur lingvo ŝanĝiĝas, ja estis ĝuste inter tio laŭ kio Guglo Esperanton lernis! Por bone testi, necesas uzi originalan frazon kiu ne aperas ie ajn en la reto (aŭ almenaŭ certe ne en pluraj lingvoj).
La uzantoj povas kontribui al la plibonigo. Tion oni devas sciigi, eventuale konsili kiel kontribui al la plibonigo.
Niche Interview Learn any language in three mthons. The other interviews above are actually text interviews, but this one is an hour of audio. I went into huge details regarding many aspects of my travels and language learning and answer specific questions I tend to get asked a lot (does speaking various languages help my love live, how and why do I choose my languages, and some important motivational ideas).