Renkontiĝo okaze de la ĝenerala asembleo de ĈEJ estos ekde vendredo la 9a ĝis dimanĉo la 11a de marto 2012 en Hořice
Ĉu vi konas ĉeĥan dolĉaĵon “tubetoj de Hořice”? Ne? Ekkonu ĝin kaj ekkonu la urbon, laŭ kiu ĝi havas sian nomon! Ni travivu la semajnfinon en subkarkonoŝa naturo ĉe pitoreska urbo! Kadre de la renkontiĝo okazos ankaŭ la ĝenerala asembleo de ĈEJ – helpu al ĝi trovi la ĝustan vojon de ĝia evoluo!
Ĉeĥa Esperanto-Junularo vizitos la ripozejon en Hořice. Ni ĝuos la antaŭprintempan naturon, sed memkompreneble ni ne povas eviti la urbon faman pro sia dolĉaĵo, kiun ni tutcerte gustumos. Sed por ke ni nur ne turistu, ni ekscios, kiel oni pentras per vakso. Ĉu vi ne scias, kion imagi? Ĝuste pro tio vi devas veni! Kaj se vi la manieron konas? Eksciu pli!
Kaj kio plej gravas: kadre de la renkontiĝo okazos la ĝenerala asembleo de ĈEJ. Sabate la 10an de marto ni do diskutos pri tio, kie ni sukcesis kaj kie ni malsukcesis kaj ni pripensos, kion fari por plibonigi nian organizon kaj ĝian evoluon. Se vi havas iujn ideojn, ne avaru pri ĝi! Venu kaj konsilu al ni!
Kie ni loĝos?
Je nia dispono ni havos kvarlitajn kabanojn en la arealo ATC Alegro (Hořice-Dachova). El la priskribo de la luanto ni citas:
En ĉiu kabano estas fridujo, somera sidloko, kontaktingo 220V, ĝi estas ekipita per baza meblo kaj littolaĵo. Vian aŭton vi povas parkigi rekte apud la luita kabano. La necesejoj kaj duŝejoj estas centraj nefore de la kabanaro. La loĝigo eblas ankaŭ kun hundo. En la arealo oni rajtas senpage uzi banbasenon, sablan volejbalejon, futbalejon, trampolinon, pingpongejon kaj pliajn sportaĵojn. Por infanoj estas je dispono balanciloj, infana ludejo, infana anguleto, zoologia ĝardeneto kaj sablejo. Proksime da la arealo troviĝas granda natura naĝejo. Ĉe la naĝejo oni povas viziti kaj gustumi akvon el la natura fonto “Kalíšek” (“Taseto”).
Nu, la banadon ni ne tre ĝuos, sed certe la loko belas. :-)
Kion ni manĝos?
La matenmanĝon enhavas la loĝkotizo, tag- kaj vespermanĝos ni en restoracioj. Memkompreneble estas ege bonvenata ĉio, kion oni alportos por la komuna manĝetado, frandado, t(d)rinketado…
Kontarŭ kiom?
La prezo enhavas:
-2x tranokton en ligna kabano
-2x matenmanĝon
-programon (ekskurso en la urbon Hořice, montro de vaksopentrado kaj mojosa etoso!)
La prezo por eksterlandanoj estas 20 EUR, ĝi pageblas surloke.
Kiom longe ni povas pripensi?
Ne longe – la kapacito estas limigita – ni ege rekomendas aliĝi frue!
Kiel ni povas aliĝi?
Facile: skribu al cxej@esperanto.cz, ke vi volas veni. Al la sama adreso skribu kaze de iu ajn demando.
En akutaj kazoj telefonu al Dan Mrázek: +420 728 864 870.