Jen ĝi estas malantaŭ ni. La unua BIERo, kio memkompreneble estas la mallongigo de tute sobra nomo “Brila Internacia Esperanta Renkontiĝo”. Kiel la unua gustumado de ĉeĥa nacia trinkaĵo la organizantoj el Ĉeĥa Esperanto-Jununularo kaj E-mental elektis por la 4a kaj 5a de februaro la urbon Pardubice kun ĝia bierfabriko Pernštejn. Kvankam la biero inspiris la tutan aranĝon, estis momentoj, kiam estis postulita tuta sobreco. Ekzemple tiam, kiam oni rajdis ĉevalojn.
La aranĝo fakte komenciĝis jam vendrede la 3an de februaro en Prago, kiam venis eksterlandaj partoprenantoj el Germanio, Hungario kaj Nederlando. (Kun la landoj tio estas iom komplika. Zsófi estas hungarino, sed nun vivas en Pollando, kaj Sjoerd estas nederlandano vivanta en Svedio /sed li alvenis el Svisio/, nur Thomas estas vera germano.) Kun kelkaj pragaj esperantistoj ili promenis tra vespera Praga Kastelo.
Sabate sekvis la translokigo al Pardubice. Ĉi tie la praga parto renkontis pliajn partoprenantojn – inkluzive plian internacian plifortigon: polinon Justyna (sed tio denove komplikas, ĉar Justyna laboras en ĉeĥa urbo Brno :-) ). Plej frue oni devis loĝiĝi ĉe Lenka (loka esperantistino) kaj tagmanĝi. La ĉefa programo sekvis post la tagmanĝo – vizito de ĉevalejo en Staré Žďánice, kiu situas de Pardubice 12 kilometrojn.
Rajda epidemio, aŭ rajdis ankaŭ Dyktatorino
La ĉevalojn ni vizitis, ĉar unu el lokaj esperantistoj, Jirka Kosnar, en la ĉevalejo laboras. Do ni havis avantaĝon. :-) Origine tio aspektis, ke siajn rajdajn kapablojn volas provi nur Lucka. Ĉiuj aliaj klare diris, ke ne ekzistas forto, kiu devigus ilin ĉevali. Speciale konvinkita estis Dyktatorino de E-mental’ Vlasta, kiu daŭre ripetis, ke ŝi havas problemojn kun ekvilibro. Do ni ĉiuj eniris ĉevalejon ĝojatendante karesadon de ĉevaloj.
Sed la laborantoj de la ĉevalejo decidis, ke se ni jam venis, la nura karesado ne povas sufiĉi al ni. Do ili ordonis la ĉevaladon deviga por ĉiuj. Montriĝis, ke la problemo ne estas la rajdado mem, sed surĉevaligo kaj poste deĉevaligo. Ĝuste tiu ĉi parto de la rajdo ŝanĝiĝis al ĝenerala komedio (almenaŭ por tiuj, kiuj per ambaŭ piedoj staris surtere :-) ). Je la dispono ni havis du ĉevalojn – unu kun selo kaj la duan sen selo. Ni povis elekti laŭ nia plaĉo – kaj kelkaj decidiĝis por ambaŭ. En la malvarma vetero montriĝis, ke rajdi ĉevalon sen selo estas multe pli komforta – ĉar la ĉevalo varmigas. Neparolante pri tio, ke al la selo mankis manteniloj…
La eksaj rifuzantoj de la rajdado ŝanĝis al ĝojatendantaj volantoj. Krom unu – la Dyktatorino. Sed ankaŭ ŝia vico venis. Ŝi defendis sin vere forte, sed kontraŭ la fortosupereco ŝi ne povis sukcesi. Verŝajne neniu el ni poste ĝojis tiom multege, kiel ŝi – ĉar ŝi eksciis, ke la problemoj kun la ekvilibro ne estas tiom seriozaj…
Sed finfine venis ankaŭ la karesado kaj nutrado, pri kiuj ni ĉiuj tiom multe antaŭĝojis. Ni ankaŭ eksciis ion pri la ĉevaloj, sed poste jam sufiĉis la rigardo al horloĝo kaj ni eksciis, ke nin atendas plia programero…
Kio ligiĝas al Pardubice
Ni vizitis la klubejon de lokaj esperantistoj. Ni konatiĝis kun la agado de esperantistoj en Pardubice kaj finfine venis konkurso. La kondiĉo por la partopreno en la aranĝo estis, alporti ion, kio iusence ligiĝas al Pardubice.
La enloĝantoj de la urbo havis la taskon facilan – ili alportis sin mem. Sed aperis ankaŭ fotografioj en libro, kiuj estis tute hazarde fotitaj en Pardubice, Thomas el Dresdeno montris ŝtonojn el Elbo (li prenis ilin ja en Dresdeno, sed ĉar ankaŭ tra Pardubice fluas Elbo, oni ne povas ekskludi, ke la rivero alportis ilin el Pardubice :-) ), Lucka surkapigis pintoĉapon kun aligita ĉevalo kaj kronon el mielkuketoj (Pardubice famas pro mielkukoj) kaj Vlasta prezentis la Verdan Turon (unu el la dominantoj de Parudubice). La prezento de Vlasta tute ne estis triviala – la Verdan Turon ŝi konstruis el glasetoj da menta alkoholaĵo (inter ĉeĥoj konata kiel “la verda”)! :-)
Tiuj, kies ideo plaĉis plej multe, ricevis pardubican mielkukon en la formo de biero.
Finfine la biero likida!
Jam alprokisimiĝis la tempo de vespermanĝo, do ni ekmarŝis al la loka bierfabriko, aŭ pli precize en ĝian restoracion. Krom la manĝaĵo inter la menditaĵo memkomoreneble ne povis manki tio, pro kio ni ĉiuj renkontiĝis – biero. Pardubicaj hela dekkvargrada kaj malhela deknaŭgrada bieroj estas eksterordinare bungustaj. Tiun ĉi momenton ĝuis precipe tiuj, kiuj ĝis nun ne rajtis trinki eĉ unu guton, ĉar ili deĵoris kiel ŝoforoj.
Ĉar la etoso estis bonega kaj ĉar kelkaj BIERanoj antaŭnelonge partoprenis JESon en Gdansko, ne povis manki kelkfoja kantado de Iamo longe for. (Pli ĉi tie.)
Kiam alproksimiĝis la fermohoro, ni ekmarŝis al Lenka. Sed la amuzo daŭris. Ĉe la kuireja tablo ni babilis kaj kantis. Kaj por ke ne restu nur ĉe Iamo longe for, naskiĝis nova tradicio – Elefantoj, do infana kanto pri tio, ke unu elefanto balanciĝadas pere de araneaĵo, poste ĝi vokas la duan elefanton, poste la trian, la kvaran – kaj tiel eblas daŭri senfine. Amuziga la kanto estas ankaŭ pro tio, ke dum ĝi oni montras mansignojn.
Elefantoj konkeris la urbon
La dimanĉa antaŭtagmezo estis dediĉita al la konatiĝo kun la lokaj vidindaĵoj. Sed post la bogusta tagmanĝo malagrable alproksimiĝis la tempo, kiam ni ĉiuj devis adiaŭi. Por ke ni forigu la malĝojon kaj pli ni ĝuu la komunajn momentojn, ni ekkantis Elefantojn. Sed ni tute ne volis ĉesi. Ni do iris tra la urbocentro kaj montrante kantis. Temp-al-tempe bojanta hundo, kiu preterpaŝis nin, sciigis nin pri ĝia opinio, sed por ni tute ne gravis. Sur la araneaĵon ni kantigis 47 elefantojn…
Sed jam venis la trajno… Do ankoraŭ kanti Iamo longe for kaj ĝoji, ke espereble naskiĝis nova tradicio de BIERaj renkontiĝoj. Do, je via sano venontfoje!
Dan Mrázek
he-he…:))