Sabate, la 4an de Majo je 11a, okazos Ĝenerala asembleo de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo en restaŭracio Laguna, Smetanova 2, Brno. Kiel ĉiam, estos ankaŭ ebleco aliĝi rete. Se vi interesiĝos pri tio, kontaktu min ideale ĝis la 3a de Majo.
Dum la ĝenerala asembleo okazos elektoj por la venonta estraro de nia organizo. Ni pli ol bonvenigas ĉiujn kandidatiĝojn. Bonvolu sendi ilin al la adreso mladez[ĉe]esperanto.cz kaj meti kopieen min: p.jalaksova[ĉe]gmail.com. En la retpoŝtmesaĝo skribu vian nomon kaj la posteno(j) al kiu(j) vi kandidatiĝas (unu persono povas kandidatiĝi al ĉiuj postenoj). Se eblas, sendu ankaŭ vian motivigleteren aŭ prezentu vin dum la Ĝenerala Asembleo persone aŭ rete.
La postenoj estas:
– Prezidanto
– Vicprezidanto
– Kasisto
– 2 aldonitaj membroj de la komisiono
– 3 membroj de la revizia komisiono
Eblos kandidatiĝi ankaŭ surloke (aŭ rete dum la Ĝenerala Asembleo). Tiam vi simple prezentos vin. Kaze ke vi havas demandojn (ankaŭ pri tio, kio signifas esti en estraro), ne hezitu kontakti min.
Alia grava afero por mencii estas, ke en la sama tago (la 4an de Majo) post la asembleo je la 3a okazos en Brno prelego pri Esperanto kaj la aktiveco de ĈEJ por publiko (en la ĉeĥa/slovaka lingvo). La adreso estas: Dračí pevnost, Vevěrí 13, Brno. Ni ĝojos se ni renkotos vin tie kaj ne hezitu informi ankaŭ viajn amikojn pri la evento.
Amike,
Paulína Jalakšová
Prezidantino de ĈEJ