Eble vi ankoraŭ memoras, ke ni informis vin per tiu ĉi aktualaĵo, ke eblas komune vojaĝi al la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden (Germanio). Nun ni ŝatus vin inviti al la prelego pri tiu ĉi kongreso. Kadre de tiu ĉi prelego ni montros al vi fotojn de la komuna vojaĝo kaj vi ekscios ion pri tio, kiel ni organizis ĝin. Sed la ĉefa punkto estos fotoj de la kongreso mem kaj prelego pri tio, kio okazis dum la IJK, per kio ĉeĥa grupo kontribuis en la programon kaj kiel prezentis dum la kulinara lingva festivalo kaj vi ankaŭ aŭskultos kanton de Jonny M (Jonas Marx). Kaj tio ne estas cio :) Venu kaj eksciu plu :)
La prelego okazos en Brno, mekrede, la 30-an de septembro en la klubo de esperantistoj en strato Starobrněnská 15. Apud la pordo estas aparta sonorigilo. -mir-