En sabato je la 29-a de novembro en Steloobservatorio kaj Planetario en Brno okazis 6-a ĉeĥa Vikikonferenco, kiun aranĝis organizo Vikimedio Ĉeĥa Respubliko. Vikikonferencon ankaŭ partoprenis esperantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio.
Vikikonferenco estas ĉiujara renkontiĝo de kontribuantoj, ŝatantoj kaj aliaj interesiĝantoj pri projektoj de Vikimedia Fondaĵo, kiu prizorgas la plej grandan interretan enciklopedion Vikipedion kaj ĝiaj frataj projektoj, ekz. Vikivortaro, Vikifontaro, Vikinovaĵoj kaj Vikidatumoj.
Ĉefa organizanto de ĉijara Vikikonferenco estis esperantisto Marek BLAHUŠ, kiu dum konferenco i.a. prezentis amuzan vikikvizon, konatan de Somera Esperanto-Studado 2013 kaj 2014. Dum la komenco de la konferenco okazis intervjuo kun Miroslav MALOVEC, fondinto de ĉeĥa Vikipedio, pri komencoj de ĉeĥa Vikipedio kaj ĝia esperanta deveno kaj dum la antaŭtagmezo Václav ZOUZALÍK prelegis pri projekto Vikinovaĵoj.
Krome la okazaĵon partoprenis esperantistoj Josef VOJÁČEK, Marie MALÁ, Vladimíra HAVLÍČKOVÁ, Martin SEDLÁK, Matej GROCHAL kaj Radoslava SEMANOVÁ.
Ligiloj
- Nemuntita registraĵo de ĉefa programo de Vikikonferenco (en la ĉeĥa)
- Registraĵoj de ĉiuj prelegoj (en la ĉeĥa)
- Fotografioj el Vikikonferenco ĉe Vikimedia Komunejo
Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda.