La Zamenhofa Tago estas la plej grava esperanta festo. Oni rememoras la naskiĝon de la kreinto de Esperanto L. L. Zamenhof, ekde kiu ĉi-jare pasos 152 jaroj. Festu ĝin kun Praga Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo! Ni renkontiĝos ĵaŭde la 15an de decembro je la 17a horo en la restoracio “Doganejo de Podskalí” ĉe Výtoň. Bonvenataj estas kaj malnovuloj, kaj novuloj. Tute ne dependas je la kalendara aĝo – gravas spirita juneco! :-)
La lokon vi atingos per tramlinioj 3, 7, 17, 21 kaj la haltejo nomiĝas Výtoň. Ĉirkaŭ la 17a horo ni atendos vin sur la trotuaro antaŭ la restoracio, kiu troviĝas tuj apud la haltejo.
Kio estas ĉe la programo
Ni festas la “naskiĝtagon de Ludoviko”, do ni ĝojos. Sed atenton! Por ke la ĝojado estu eĉ pli ĝoja, ĉiu videble survestu ion verdan aŭ ion verdan kunportu! La fantazio estas senlima, sed la aĵo devas esti verda. :-)
Unue ni trinkos, babilos, ekscios novaĵojn el Esperantio kaj kio atendas nin – kaj poste ni ekmarŝos al la Esperanto-monumento, kiu troviĝas en Vyšehrad. Ĉe ĝi la festo eskalos. Se vi al la monumento kunportos ion bonan por manĝeti, ni tute ne koleriĝos! :-)
Do: kun si ion verdan, bonhumoron, laŭeble ion por manĝeti kaj eĉ iujn geamikojn!
Ni ĝojatendas, ke la Zamenhofan Tagon vi festos kun Praga Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo!
Dan
PS: Se io okazus (eble se ni devus ŝanĝi la restoracion kaj vi venus malfrue, do vi ne trovus nin), ekmemoru tiun ĉi telefonnumeron: +420 728 864 870 (Dan Mrázek) – se vi alvokos nin, ni diros al vi, kie ni estas. :-)
Saluton, je kioma horo vi supozas esti cxe la memorsxtono? K.
Tion mi ne scias, sed mi supozas ĉ. 18:30. Ĉu vi venos? :-)