Podkastoj iĝis vere furoraj dum la lasta jardeko. Kiu ankoraŭ ne renkontis ilin ĝis nun, povas imagi ilin kiel radiaj programoj, kiujn oni povas ludigi ĉiam kaj ĉie ajn – dum laboro aŭ hejme en komputilo, vojaĝante en poŝtelefono – en la tempo, kiu plene taŭgas por vi. Iu tiel ricevas novajn informojn, iu tiel lernas aliajn lingvojn kaj iu tiel nur anstataŭigas silenton dum hejmaj laboroj.
Tiu ĉi furoraĵo ne maltrafis Esperantujon kaj dum la jaroj aperis pluraj podkastoj, kiuj en la lingvo internacia kovras la plej dirvesajn temojn el diversaj vidpunktoj. Ĉefe por komencantoj povas esti malfacila orientiĝi en la oferto de esperantaj podkastoj, tial ni venas kun 3 + 1 tipoj de la plej interesaj podkastoj ne nur por sekvaj kvarantenaj tagoj.
Scivolemo (A2+)
Podkasto Scivolemo ekestis surbaze de samnoma blogo kaj same kiel tiu, ĝi per popular-scienca stilo priskribaj tiom diversajn temojn kiel hejmaj katoj aŭ la vojaĝoj al la Marso. Malsame de aliaj podkastoj, la tempo de parolado estas malpli rapida, epizodoj longaj kelkaj minutoj kaj la podkasto havas ankaŭ sian videoversion ĉe YouTube, kion povas komencintoj utiligi dum lernado kaj parkerigado de novaj vortoj.
Se vi ŝatas ekscii ion novan pri pli aŭ malpli konataj temoj, Scivolemon vi povas trovi ĉe YouTube kaj ĉe Anchor.fm.
Varsovia Vento (B1+)
Iom pli tradicia estas la aspekto de podkasto Varsovia Vento. Ne nur ke ĝi pli similas al kutima radioelsendo, kie ŝanĝiĝas muziko kun novaĵoj kaj intervjuoj, sed ĝi ankaŭ fokusiĝas al Esperanto, la movado kaj kulturo jam ekde 2006.
kern.punkto (B2+)
Malsame de antaŭa podkasto, kern.punkto fokusiĝas al ĉiuj eblaj temoj krom Esperanto kaj Esperanto-movado (tio estas la temo de parenca podkasto Movada Vidpunkto). Por aŭskulti ĝi estas iomete pli postulema kaj pro longecoj de kelkaj epizodoj (la plej longa havas pli ol du kaj duono da horoj), kaj pro tio, ke temas pri nemuntitaj interparoloj kun ĉiuj eraroj kaj misdiroj, kiuj apartenas al kutima natura parola esprimado.
Radio Muzaiko
Jam ekde 2011 elsendas pure esperanta interreta radio Muzaiko. Parolado ŝangiĝas kun muziko 24 horojn tage kaj ĉiutaga programbloko estas atingebla ankaŭ kiel podkasto. Disponebla estas ankaŭ riĉa arĥivo de unuopaj kontribuaĵoj kaj programoj kun intervjuoj, receptoj aŭ rakontoj el la tuta mondo.
Podkastojn Varsovia Vento, kern.punkto, Movada Vidpunkto kaj radio Muzaiko oni povas aŭskulti ankaŭ per aplikaĵo Esperanto-radio Muzaiko je aparatoj kun operaciumo Android.
Ĉu vi jam provis iujn el tiuj ĉi podkastoj? Aŭ iun alian? Skribu pri tio komenton.
Podkastoj en Esperanto fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Opravdu nechápu, proč i esperantista, nebo alespoň podporovatel esperanta, neumí napsat správně česky ´Podkást´. Co je to za módu skloňovat anglické slovo? To Vám opravdu nezáleží na podobě Vašeho rodného jazyka? Můžete mi to vysvětlit?
Na podobě českého jazyka mi záleží, proto ho také používám tím způsobem, jakým ho používám.
Mnou použitý výraz “podcast” je zaužívaným pojmenováním a jako takové je i se svými tvary v jednotlivých páděch uváděno v i Internetové jazykové příručce Ústavu pro jazyk český AVČR. Naproti tomu Vámi uváděný fonetický tvar “podkást” ani “podkast” se v ní nenachází. Tvar “podcast” pak používá běžně např. Český rozhlas.
I vyhledávač Google potvrzuje větší zaužívanost daného tvaru. Na doménách s českou koncovkou .cz najde pro tvar “podcast” přibližně 8,5 milionu výsledků, kdežto pro tvar “podkást” 105 a pro “podkast” 20 tisíc. Samozřejmě je nutné brát tato čísla s rezervou, ale rozdíl je jiný v celých řádech.
Navíc i jiná běžně používaná slova původem z angličtiny, u kterých se (ještě) neustálila jejich počeštěná verze a zachovala si svoji původní podobu se skloňují. Příkladem mohou být slova jako “software” a “hardware”.
Odkazy:
https://prirucka.ujc.cas.cz/?slovo=podcast
https://prirucka.ujc.cas.cz/?slovo=podk%C3%A1st
https://prirucka.ujc.cas.cz/?slovo=podkast
https://www.google.com/search?q=site%3A.cz+“podcast”
https://www.google.com/search?q=site%3A.cz+“podkast”
https://www.google.com/search?q=site%3A.cz+“podkást”
https://portal.rozhlas.cz/podcasty/porady
https://prirucka.ujc.cas.cz/?slovo=software
https://prirucka.ujc.cas.cz/?slovo=hardware