Jam alproksimiĝas la tempo de la renkontiĝo en Pardubice, do venas kun pli detalaj informoj pri la aranĝo. Krom la programo vi ekscios ankaŭ tion, ke por pli bona amuzo la aranĝo akiris propran nomon: BIERo, do Brila Internacia Esperanta Renkontiĝo.
Kiu ankoraŭ ne aliĝis, povas ankoraŭ aliĝi. Bonvolu skrib al mi Vít G. Mišurec: esperanto(punkto)vit(ĉe)volny(punkto)cz
La partoprenon ĝis nun promesis eksterlandaj gastoj el Pollando, Germanio kaj eĉ Svedio! Kion krom ili vi povas ĝojatendi? Ĉi tie estas la detala programo!
1-a BIERo
|
Sabato 4. 2. 201211.00 – renkontiĝo en stacidomo Pardubice – biletvendejo numero 1 11. 00 – 12.00 – loĝigo 12. 00 tagmanĝo 14. 00 – forveturo al ĉevalejo Staré Ždánice 15. 00 – vizito de la ĉevalejo, karesado (de ĉevaloj :-) ), nutrado (de ĉevaloj :-) ) Por interesiĝantoj eblas prizorgi mallongan rajdadon kontraŭ iu kotizo. 19. 00 vizito de bierfabrika restoracio, vespermanĝo, bierumado Amuzado ĝis la nokto nokto fin…………… |
Dimanĉo 5. 2. 2012Antaŭtagmeze vizito de urbo Forveturo |
Kion kunporti1. Kunportu la bonhumoron, plie dormosakon, matracon, ion por dimanĉa matenmanĝo, ion por nokta manĝe(t/g)ado, ion por nokta (t/d)rinkado 2. Se vi volas nutri ĉevalojn, kunportu karotojn, pomojn, malnovan sekan panon – ne cukeron! 3. Ne forgesu alporti ion kio (almenaŭ laŭ vi) ligiĝas al Pardubice!! Vi havas ŝancon gajni premion! :-) 4. Por interesiĝantoj, kiuj volus veni antaŭ la renkontiĝo al Prago estos organizata vendrede posttagmeze promeno. Eblas ankaŭ prizorgi modesta loĝigo – same ankaŭ post la renkontiĝo! |
Ni ĝojatendas vin! |
Pri la unua BIERo mi nur volas informi vin, ke mi jam antaŭ kelkaj jaroj partoprenis en Munkeno (Bavarujo) BIERon (Bavara Internacia Eperanto Renkontiĝo)… Mi bedaŭras, ke mi nur nun aŭdas pri via aranĝo, ĝi sonas interesa, kvankam iom mallonga por iom longa vojaĝo. Ĉiukaze mi deziras al vi kaj ĉiuj kiuj venos sukcesan kaj agrablan etosplenan aranĝon, festu forte kaj bierumu lerte