Je la 18-a de junio je 18:30 ni renkontiĝos je adreso Havířšká 2 en Prago. Kune kun aliaj esperantistoj ni aĉetos iom da brikoj kaj per tio ni helpos al meshandikapuloj kaj samtempe ni faros reklamon por Esperanto.
Kunportu: monon por brikoj (unu kostas 150 kronoj), penikon por pentri, ion por malgranda pikniko post la desegnado, ujon por trinki.
Se vi ne povas veni, sed tamen vi volas helpi, vi povas sendi monon al la konto 35-8928170257/0100 kun noto „Briko“. Se vi volus sendi monon de eksterlando, skribu al e-mentalprago(ĉe)seznam(punkto)cz por interkonsenti.
Detaloj pri nia aranĝo: http://www.e-mental.cz/archiv/6169 (eo)
Detaloj pri la helpo al handikapuloj: http://www.akcecihla.cz/akce-cihla/ (cs)