Pardubice. Bela urbo meze de Ĉeĥa Respubliko bonege atingebla. Belega historia urbocentro, fama ĉevalkonkursejo, odoro de marcipano (kaj iam eĉ de la loka rafinejo…). Al tio bierfabriko kun bongustega biero (ĉeĥaj bieroj ja estas la plej bonaj en la tuta mondo kaj tiu ĉi estas unu el la plej bonaj ĉeĥaj bieroj!). Travivu tion proprahaŭte! Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj E-mental’ invitas vin je la 4a-5a de februaro 2012 al semajnfina renkontiĝo en Pardubice!
La urbocentro tiom belegas, ke vi tute ne volos forlasi ĝin. Sed vi devos, ĉar atendos nin la lokaj ĉevaloj. Kaj ni tute ne povos eviti la specialaĵojn de la bierfabriko! Tion ĉion akompanos mojosa amuziĝo!
Se vi ĝustatempe aliĝos, ni povos proponi al vi la tranokton. Sed hastu, la kapacito estas limigita! Ne forgesu propran matracon kaj dormosakon. Se vi volus eĉ manĝi, alportu ion “en la komunan poton”. :-) Simple ni manĝigos nin en restoracio aŭ ni memzorgos. En Pardubice ekzistas multaj vendejoj.
La aranĝo estas neniel limigita – nek per la aĝo, nek per la lingvonivelo de Esperanto, nek per la nacieco – ni bonvenigos kiujn ajn, kiuj volos veni! Precipe ni ŝatus renkonti novajn vizaĝojn kaj eksterlandanojn!
Sed tamen unu limigo ekzistas: Vi devas alporti ion, kio (almenaŭ laŭ vi) ligiĝas al Pardubice. Kio tio estu, dependas nur je via fantazio. La plej originala ideo estos premiita!!!
Do: Ni renkontiĝos sabate la 4an de februaro je la 11a horo ĉe la ĉefa stacidomo en Pardubice (se via trajno venos iom pli poste, informu nin kaj ni atendos vin).
Aliĝu al Vítek Gulík Mišurec ĉe esperanto(punkto)vit(ĉe)volny(punkto)cz. Vi povas uzi ankaŭ poŝtelefonan numeron +420 605 502 231.
Ni ĝojatendas vin! Ĝojatendu nin ankaŭ! :-)
Indus aĉeti lakton kun nomo “Lakto” http://www.chemievjidle.cz/foto_chemie/23/11778_650.jpg :)
Ne, indus aĉeti “Dan mleko” :-D http://www.kmdelikatesy.pl/files/zdjecia_produktow/08071093_0.jpg