Dum JARo (Junulara antaŭkristnaska renkontiĝo) ni festis 30-jariĝon de la junularo, Zamenhofan tagon kaj eĉ ni sukcese organizis ĝeneralan asembleon.
Vendrede ni vizitis kafejon Světnička, kie ni krom longe konataj vizaĝoj vidis ankaŭ Ondřejon, kiu post dumonata studado de Esperanto vizitis unuan Esperantan renkontiĝon. Mi devas diri, ke li kapablis bone paroli. Nian babiladon ne povis ne aŭdi kelnerino, kiu tuj interesiĝis pri tiu stranga lingvo, kiun ni parte uzis, kaj poste ŝi ankaŭ adiaŭis kun ni en Esperanto.
Sabaton ni dediĉis al festado de la 30-a jubileo de fondo de junulara grupo. Antaŭtagmeze ni trairis Pragon kaj ekkonis gravajn lokojn de historio de la Esperanta junularo. Tiel ni eksciis, kie iam estis junulara klubejo kaj kien ili iradis refreŝiĝi (kaj ankaŭ kien ili ne plu povis iradi). Posttagmeze ni tostis kaj gustumis torton, pro kiu ni ege dankas al Vlasta. Poste ni trarigardis valorajn memorlibrojn, kiuj krom mesaĝoj de vizitintoj enhavas ankaŭ interesan leteron, kiu priskribis okazaĵojn dum renkontiĝo, dum kiu oni mobilizigis homojn antaŭ la dua mondmilito. Vespero finiĝis en gastejo, kie ni ludis amuzan vortan ludon. Danke al ludado en Esperanto ĝi estis eĉ pli amuza.
Dum dimanĉa antaŭtagmezo okazis ĝenerala asembleo. Kvankam ni planis tosti kun italaj esperantistoj je la Zamenhofa tago, pro malbona konekto ni povis nur saluti ilin kaj ni devis fortrinki preparitan botelon sole. Poste ni jam rapidis al la memorŝtono ĉe Vyšehrad, kie ni renkontis aliajn amikojn, por ke ni komune kantu himnon kaj priparolu novaĵojn. Dum la babilado ni kompreneble malsatiĝis, do ni iris akiri fortojn en gastejon, por ke ni povu fini interrompitan asembleon.
Festado bonis. Mi nur bedaŭras, ke ĉi-jare ne ĉeestis neĝo. Espereble ĝi venontfoje partoprenos ankaŭ.
Pli da fotoj vi povas rigardi ĉe http://dyktatorka.rajce.idnes.cz/JARo_2013.