La 9-a BIERo okazis en la urbo Jihlava en Ĉeĥio. Partoprenis pluraj membroj de ĈEJ kaj multaj aliaj eterne junaj.
Jen, kion vi maltrafis:
Komuna matenmanĝo – kiel ĉiam bunta.
(Jes, kelkaj partoprenantoj plendetis, ke ĝi estas jam je la oka, sed ĉiuj kuraĝe manĝis! )
Trarigardo de la subterejo de la urbo.
(Renkontiĝo kun veraj spiritoj estis vere surpriza!)
Grimpado sur la preĝeja turo kaj pendigo de flago.
(177 ŝtupoj varmigis ĉiujn.)
Dum atendado de tagmanĝo infana ludo “Ora pordo malfermita”.
Vizito de la bierfabriko “Ježek”.
(Ĉiuj jam scias, ke biero en bierfabrika kelo devas “maturiĝi” en frida medio.)
Infana “Fantoma labirinto” – paradizo por ĈEJ-anoj kaj E-mentalanoj!
Timiga trarigardo de loka iama prizono.
(Prefere ni estu bonaj, por ke ni ne estu punitaj!)
Vespere nur ripozprogramo.
(Sed indis esti iom lerta kaj havi fortajn pulmojn.)
Malgraŭ ĉio ĉiuj sukcese transvivis la aranĝon!
(Sed prefere ne demandu ilin, ĉu ili ripetus tion :-D )
Se vi ne volas perdi plian BIERon, ne forgesu frue aliĝi! Venontfoje ni ĝojatendas vin inter la 7-a kaj 9-a oktobro en norda Bohemio dum jubilea 10-a BIERo!