ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2015/03

(oficiala organo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK)

Dum Ĝenerala Asembleo de ĈEJ je la 12-a de septembro 2015 en Prago estis elektitaj novaj Estraro kaj Revizia Komisio. Kiel nova prezidanto de ĈEJ estis elektita Leon Schnelldorfer.

Membroj de Klubo de ĈEJ en Brno prezentis Esperanton dum okazaĵo Speak Dating okazinta je la 24-a de septembro 2015 en Biblioteko de Jiří Mahen (Knihovna Jiřího Mahena) en Brno.

Ekde la 8-a de oktobro Praga klubo de ĈEJ okazigas kurson de Esperanto “Esperato u piva” (“Esperanto ĉe biero”). Ĝi okazas ĉiuĵaŭde je la 19-a horo en klubejo je adreso Ve Smečkách 25.

Inter la 16-a kaj la 18-a de oktobro 2015 okazis 8-a BIERo en urbo Nová Paka, kiun partoprenis 19 homoj. Raporton pri ĝi vi povas legi ĉe nia retejo.

Niaj membroj partoprenis preparkunsidon de Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazis samloke inter la 23-a kaj la 25-a de oktobro 2015. La kunsidon partoprenis preskaŭ ĉiuj membroj de Loka Kongresa Komitato inklude ĉeforganizanton de UK 2015 Peter BALÁŽ kune kun reprezentantoj de UEA inklude estonta Ĝenerala Direktoro de UEA Veronika Poór.

Kvin membroj de ĈEJ partoprenis renkontiĝon ĈAR 2015, kiu okazis ekde la 12-a ĝis la 15-a de novembro en Liptovský Mikuláš (Slovakio). Tie ni partoprenis kunsidojn pri venonta Universala Kongreso de Esperanto en Nitra kaj ni festis 10-an datrevenon de fondo de organizo E@I, kiu prizorgas multajn esperantajn projektojn.

Membroj de ĈEJ kondolencas al viktimoj de terorismaj atakoj en Parizo. Membroj de Klubo de ĈEJ en Brno eldonis propran deklaron.

Dum novembro ekfunkciis ĉeĥlingva versio de retejo de TEJO. La vizitantoj tie povas trovi multajn informojn pri la organizo kaj ĝia agado. En la ĉeĥan tradukis ĝin Václav ZOUZALÍK, membro de TEJO kaj ĈEJ.

Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/


Permesilo Krea Komunaĵo
ĈEĤA ESPERANTO-JUNULARO AKTIVAS 2015/03 fare de Václav Zouzalík estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code