Kiam finis en jaro 2011 la 5-a SES, estis al mi klaraj du aferoj:
- Ke en jaro 2012 la aranĝo plej verŝajne okazos denove en Nitra.
- Ke mi volos denove partopreni :-)
Do, en februaro, kiam validis la plej malmultekostaj partoprenkotizoj por la aranĝo (se vi aliĝos pli malfrue, vi devas pagi pli altan partoprenkotizon), mi aliĝis al la aranĝo.
Unu semajnon antaŭ forveturo al Nitra mi decidis, ke pli bone estos veturi per buso de Brna ol per trajno.
Ĉu ni iam atingos Nitra?
Nu, iam ŝajne jes, sed demando estis, kiam. De Brno ni ekis kun malfruiĝo 30 minutoj kaj ni ankoraŭ ne adiaŭis kun Brno, ni devis ŝanĝi apud unu aĉetgalerio unu radon de nia aŭtobuso. Kompreneble, ŝanĝis ĝin du ŝoforistoj, ne mi, sed tio signifis, ke en Nitra mi estos kun 60 minuta malfruiĝo. Sed grava estis, ke alie ni vojaĝis sen akcidentoj.
Mi ŝatas reveni al konataj lokoj
Pri tio, ke nia buso jam proksimiĝas al Nitra, mi ne bezonis dubi nur laŭ tio, ke malgrandiĝas la distanco restanta al Nitra. 10 kilometroj antaŭ Nitra mi la unuan fojon ekvidis sendostacion sur Zobor.
Veras, ke mi povis veni al SES-ejo, ĉijare denove student-hejmo sub Zobor, per publika transporto, mi tamen preferas promeni tra la urbo. En aĉetgalerio Mlýny (Muelejoj) mi post bonaj pasintjaraj spertoj denove aĉetas simkarton de operatoro O2 SK.
Iom ĥaosa vico, sed ne gravas :-)
La unuaj problemetoj estas en momento, kiam mi volas pagi, ricevi ŝlosilon de ĉambro kts. Vico al Megy, Zuzka kaj Vítek estas iom ĥaosa, do mi devas iom atendi, ĝis mi povos plenigi la formularon por la studenthejmo kaj konfirmi pagitajn kotizojn. Sed tiu ĉi atendado estas bonŝance tamen bonhumora, ĉar mi salutas kun partoprenantoj, kiujn mi konas de aliaj aranĝoj.
La unua vespero
La unua vespero estas por mi jam formalaĵo, ĉefa organizanto Petro Baláž ĉiujn bonvenigas en granda salono, mankas ja la urbestro, ŝajne pro multego de siaj labordevoj (en somero?). Sekve Petro prezentos al ĉiuj instruistojn, kiuj zorgos pri antaŭtagmeza instruado kaj ankaŭ anĝelojn – spertajn esperantistojn, kiuj pretas helpi al aliaj, se tio bezonos.
Sekvas interkonaj ludoj en granda salono, post kiuj kelkaj partoprenantoj iras al trinkejo, kiu estas tuj apud la granda salono.
Dimanĉo
Post granda matenmanĝo mi foriras ĉeesti la kurson „Flugiloj de malfacila vento“, kiun gvidas Xosé Conde de Hispanio kaj Konstantin Tiĥomirov el Rusio. La unuan tagon ni estis la tutan antaŭtagmezon en saloneto de restoracio, kiu zorgis pri preparado de kafo kaj tagmanĝo por du grupoj de partoprenantoj. La resto de partoprenantoj estis en ĉambroj de studenthejmo.
Dimanĉa vespero estis jam klasike dediĉita al prezentado de slovaka kulturo – post bela koncerto de folklora ensemblo Vereŝvaran sekvis vingustumado, nunjare de Topolĉianky. Vino bongustis al mi, sed neniu el 6 vinoj tiom multe, ke mi dirus: ĉi tiun vinon mi volas – tion mi devas aĉeti kaj kunporti hejmen. Ŝajnas, ke validas, ke se iuj vinoj estas la plej vendataj vinoj en Slovakio, ili ne nepre devas esti ankaŭ la plej kvalitaj.
Lundo
La tria tago de SES estis dediĉita al lingvoj. Ne povis do manki ankaŭ la ĉeĥa lingvo, kurson mi gvidis de la 5-a horo posttagmeze.
Mi ne devus forgesi mencii ankaŭ tion, ke dank al tio, ke mi ne havas problemojn kompreni kaj paroli slovake, do kiam estis io necesa, mi helpis kun la tradukado en manĝejo petojn de partoprenantoj kaj kuiristinoj. Simile mi iam helpis al la respondeculino de la studenthejmo, kiu zorgis pri ŝlosiloj de niaj ĉambroj. Kelkaj laborantoj de la studenthejmo Zobor eĉ min memoris de antaŭa jaro (en bona senco :-)).
En lundo mi kiel prizorganto de Filmejo projekciis filmon Lotrando kaj Zubejda, sed pro la teatraĵo de Georgo Handzlik ni komencis projekcii iom malfrue kaj kelkaj partoprenantoj jam estis lacaj kaj ne volis spekti tiun belan ĉeĥan fabelon.
Mardo
Mardon mi sukcesis fari ion, kion mi ne sukcesis fari pasintjare: grimpo al monto Zobor. Kompare kun pasinta jaro mi ne havis tiom de devoj, do mi povis grimpi al Zobor. Kiam ni ja atingis la sendostacion super Nitra, mi eksciis, ke tiu ĉi monto nomiĝas Piramido kaj al vera monto Zobor restas ankoraŭ unu kilometro. Proksime al ambaŭj montoj mi kun Vašek, Katka, Marek, Štěpán kaj Balint trovis du kaŝuojn.
Marda vespera estis same kiel dum pasinta jaro pri la prezentado de partoprenantoj de SES – kelkaj el ili instruis nin iun novan dancon, Tim Morley nin amuzigis per prezentado de sia ludo „Ĉevaloj“…
Mekredo
Same kiel pasintjare estis merkredon ekskursoj: nunjare al Bratislava kaj Banská Štiavnica. Mi decidis resti en Nitra kaj en libera tempo skribi por Vikinovaĵoj aktualaĵon pri SES kaj ankaŭ pri novaĵoj de nova, jam kvara DVD Esperanto elektronike. Tagmanĝo origine devis esti iu viando, sed al ni ekplaĉis la palaĉinkoj, kiujn havis vegetaranoj. Ni petis, se eblus por ni prepari eksterordinare palaĉinkoj, kiuj vere estis bongustaj. Ni poste ankoraŭ trinkis Kofolaon, al kiuj ni ricevis du ŝaumbarbojn, kiuj plaĉis al Meva kaj Miriam.
Koncerto de JoMo
Vespere koncertis en granda salono JoMo. Oni diras pri JoMo, ke li sukcesas dancigi ĉiujn kaj post komenco de koncerto neniu sidas. Tio ne validis precize, sed tiuj, kiuj iris danci, vere ĝuis la koncerton. Mi eĉ tiom, ke mi poste sentis, ke miaj voĉkordoj estas iom malfortigitaj kaj mi bezonos aĉeti iun medikamenton.
Post koncerto mi kun Marek projekciis ĉeĥan dokumenton „Ĉeĥa sonĝo“, kiu estis pozitive aprezita de la spektantoj.
Ĵaŭdo
Ĵaŭdon, la 26-an de julio 2012, pasis precize 125 jaroj de momento, kiam Zamenhof eldonis la unuan lernolibron de esperanto. Tion oni devis kompreneble iel festi, sed pri tio post momento. Post la tagmanĝo mi iris promeni al urbcentro kun Katka el Česká Třebová – dum la promeno ni unue renkontiĝis kun unu polo apud vendejo Tesco, poste apud fontano ni vidis Richard Loučinský kaj en restoracio sub burgo, kien ni iris trinki kofolaon kun mia amiko el Nitra, ni renkontiĝis kun Bertilo. Dum reveno al studenthejmo ni ankoraŭ renkontiĝis Gunnar kaj Andi. Mia amiko komentis la mallongan diskuton inter Andi kaj Katka: mi ne komprenis eĉ vorton.
Vespero estis dediĉita al 125 jaroj de Esperanto. Post komuna foto de ĉiuj partoprenantoj povis ĉiuj, kiuj volis, ĉeesti konkurson de parkera kantado de esperanta himno, kompreneble sen helpo J Sed la festoj ankoraŭ ne finis. Post tiu ĉi konkurso sekvis konkurso, kiun gajnis tiu partoprenanto (aŭ partoprenantino), kiu plej multe kaj samtempe plej bele vestis sin verde. Marek Blahuš poste organizis konkurson Risko kun diversaj demandoj rilate al esperanto.
Sed la plej mojosa venis poste – verdaj trinkaĵoj kaj verdaj kukaĵoj :-)
Vendredo
Dum vendreda antaŭtagmezo ni daŭre havis seminarion „Flugiloj de malfacila vento“, sed ne temis nur pri tio, ke ni estis en restoracio kaj nur teorie ni babilis pri instruado. Xosé Conde aranĝis, ke ni vizitis kursojn de aliaj instruistoj (ekzemple de Petra al Hungario, de Dalia al Litovio aŭ de Tim de Britio) kaj poste ni diskutis pri ilia stilo de instruado.
Ke filmojn vidis nur malmulte da homoj? Eble tio estis pro malfrua projekciado. Kaj al mi estis klara, ke vespere neniu volos spekti ĉeĥajn animaciigitajn filmetojn. Do mi decidis, ke mi projekcios Pat kaj Mat kaj unu filmeton pri la Talpo prefere dum vendredo.
Vespere estis koncerto de Martin Wiese, kiu ja ne tro interesigis min, do mi post la unua kanto foriris. Nu, ne ĉio tuj kaptos mian intereson.
Sabato
Kaj venis antaŭlasta tago de SES. Dum seminario „Flugiloj de malfacila vento“ ni finpreparis kurson kun Andrea. Ĉi tie mi devas konfesi, ke mi ne havis tiom da tempo por la preparado de la kurso, kiom da mi volus, sed tio jam estis pro miaj diversaj helpoj por la ĉeforganizanto de la aranĝo, do por Petro Baláž. Krome, post la tagmanĝo mi kuris al urbo aĉeti ankoraŭ iun etan donacon. Tamen, mi kun Andrea estis relative sukcesaj. Ni ĉefe eksciis, ke niaj planoj de tempo estis tro optimistaj.
Kaj por la fino ne nur iom da humora kritiko …
La lastan vesperon jam Petro Baláž ne bezonis tradukiston al la angla, estis disdonitaj diplomoj por partoprenantoj de la konkurso en kantado de esperanta himno. Kaj plie, Konstantin Tiĥomirov prezentis al ni kun sia teamo himnon de esperanto kiel pantomimo. Ne mankis ankaŭ tradicia amuza kritiko de Xosé Conde, kiu en sia kanto kritikis ĉiujn pozitivajn kaj negativajn aspektojn de SES.
Forveturo hejmen…
Kiel kutíme, mi dormis nur mallonge. Matene mi pakis ĉiujn miajn aĵojn kaj post kelkaj formalaĵoj kun organizantoj mi ankoraŭ venis por momento ĉeesti seminarion „Flugiloj de malfacila vento“ kaj ricevis diplomon pri tio, ke mi ĉeestis la kurson.
Kaj je la deka horo kaj duono mi ekis piede al aŭtobusa stacio. Ankoraŭ mi vizitis la aĉetgalerion Mlýny (Muelejoj), kie mi ankoraŭ unufoje dankis al vendistino de O2 SK pro perfektaj servoj de tiu ĉi operatoro. Volis mi ankoraŭ aĉeti iun slovakan fromaĝon en iu Paradizo de fromaĝoj. Mi ja estis iom en ŝoko, ĉar tie oni havis nur nederlandajn fromaĝojn kts.
Je la dekunua horo kaj duono alvenas al busa stacio buso de kompanio Student Agency kaj mi enbusiĝas. Post momento mi ricevas aŭskultilojn, gazeton kaj varman ĉokoladon. Kaj eĉ funkcias interreto, do mi survoje povas solvi kelkajn aferojn kaj je 14:20 mi estas en Brno.
Konkludo
Sume partoprenis nunjaran SES-on 250 homoj el 23 landoj. En la sekva jaro, do en jaro 2013, volas la ĉeforganizanto, Peter Baláž, organizi la aranĝon denove en Slovakio, en urbo Martin. Povos alveni eĉ 800 homoj al la studenta hejmo. Tio certe ne estus malbona, sed venus trioble da homo ol nunjare, sed sincere dirite, mi poste ne volas vidi la vicojn pro la matenmanĝoj, tagmanĝoj kaj vespermanĝoj :-) Mi ja estas je iuj 75 % certa, ke mi denove venos al SES! –mir-
Aŭtoroj de fotoj: Joanna Filipowicz-Choroszucha, Kateřina Chudá, Marek Blahuš kaj Václav Zouzalík