E-Mental‘ kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo invitas vin al la 2-a BIERo (Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo), kiu okazos ekde la 9a ĝis la 11a de novembro 2012 en la pitoreska nordbohemia urbo Žatec, kiu estas ankaŭ nomata kiel URBO, KIE BIERO ESTAS HEJME.
Ĉu vi partoprenis unuan BIERon?
Jes? Bonege!!!
Ne? Kia eraro!!!!
Nun vi havas ŝancon partopreni 2-an BIERon!!!!
Planata programo:
Vizito de Templo de biero
Vizito de bierfabriko de Žatec
Gustumado de bieroj
Trarigardo de urbo
Vizito de la plej malgranda lupolkampo en la mondo
Malgranda konkurseto
Loĝigo:
penziono TJ SEVER
Manĝaĵo:
por komuna matenmanĝo bonvolu kunporti iujn bongustaĵojn
Tagmanĝon kaj vespermanĝon pagos ĉiu mem!!!
Nombro da lokoj estas limigita kaj avantaĝon havas tiu, kiu pagos antaŭe!!!!!
Kotizo:
loĝigo por du noktoj kaj partoprenkotizo pagita ĝis fino de septembro estas 450 ĉeĥaj kronoj (aŭ 18 EUR), ĝis fino de oktobro 500 kronoj (aŭ 20 EUR). Surloke 600 kronoj (aŭ 25 EUR)
Kotizon pagu aŭ rekte al Vít G. Mišurec aŭ Vlasta Pištíková aŭ Daniel Mrázek
Aŭ al konto:
35-8928170257 /0100
IBAN: CZ4701000000358928170257
Aliĝiloj sendu ĝis 30. 9. 2012 (post ĉi termino ni ne povas garantii loĝigon por vi!! ): pismis@volny.cz aŭ esperanto.vit@volny.cz
Fotografie z této skvělé akce naleznete zde: http://dyktatorka.rajce.idnes.cz/2-a_BIERo/