Ĉu vi ŝatus malmultekoste partopreni la plej mojosan junularan aranĝon de la jaro? Partoprenu IJK-n en Liptovský Hrádok, Slovakio inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto per la IJK-fonduso.
Kion ni proponas?
- 100 eŭran subtenon por partopreni la aranĝon.
- Amikiĝi kaj praktiki esperanton kun pli ol 200 junuloj el diversaj landoj.
Kiaj estas kondiĉoj?
- Esti membro de ĈEJ
- Preti helpi kun etaj taskoj dum la aranĝo
- Skribi raporton/artikolon pri viaj spertoj post la IJK
Ne nepras, sed estas avantaĝo:
- Se vi parolas Esperanton
- Se vi estas studento kaj/aŭ havas malfacilaĵon financi vian partoprenon
- Se vi jam iel aktivis en la esperanta movado
Pliajn detalojn pri la kongreso, la programo, ktp vi trovas ĉe la retpaĝo: ijk2019.tejo.org.
Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon kun motivletero al la retadreso mladez(ĉe)esperanto(punkto)cz ĝis la 26-a de junio. La rezulton vi ricevos ĝis la 30-a de junio.
Bonan tagon,
mi estas studentoino. Ne estas grandan problemon pagxi IJK, sed monoj pli estus bona.
Kiel kaj kie mi devas skribi pri la kongreso?
Saluton,
por ricevi la stipendion unue aliĝu al ĈEJ ĉe http://mladez.esperanto.cz/cs/aligilo-2/ kaj pagu la membrokotizon 50 CZK.