ĈEJ AKTIVAS 2019/02

(oficiala informilo de ĈEJ redaktata de Václav ZOUZALÍK)

Publika Rajtoprotektanto de EU je la 15-a de februaro publikigis raporton pri publika konsulto pri uzado de lingvoj en EU. ĈEJ partoprenis la konsulton kiel unu el 33 neregistaraj organizoj, kiuj partoprenis la konsulton. La plena teksto de la raporto troviĝas je [1].

ĈEJ denove partoprenis la foiron de neregistaraj organizoj NGO-market je la 10-a de aprilo 2019 en Prago. Tie estis al la la publiko prezentitaj Esperanto, IJK 2019 kaj la ĝenerala agado de ĈEJ.

Je la 4-a de majo okazis Ĝenerala asembleo de ĈEJ, kie estis elektita nova estraro. En la komitaton estis elektitaj Paulína JALAKŠOVÁ (prezidanto), Václav ZOUZALÍK (vicprezidanto) kaj Veronika VENISLOVAS (kasisto), en la Revizia Komisiono eksidis Vít MIŠUREC, Tomáš STANO kaj Peter JAVORIK.

Ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2019 okazis la 75-a Internacia Junulara Kongreso en Liptovský Hrádok, Slovakio. Pluraj membroj de ĈEJ kunorganizis ĝin, helpis dum ĝi aŭ nur ĝuis la etoson. Danke al la fonduso de ĈEJ povis partopreni ĝin ankaŭ du Esperanto-lernantoj el Ĉeĥio. Dum la kongreso okazis ankaŭ rememoriga prelego pri la 65-a IJK en Liberec kaj koncerto de kantisto Adéla KVITOVÁ.

Sabate, je la 14-a de septembro, okazos en la Esperanto-muzeo en Svitavy inaŭguro de ekspozicio pri 50-jara datreveno de restarigo de Esperanto-movado en hodiaŭa Ĉeĥio kaj pri tiea junulara E-movado. Post la inaŭguro okazos planto de arbo kaj prelegoj pri junulara E-movado kaj pri ĉi-jara IJK en Slovakio. Pliaj informoj troviĝas je [2].

Retpaĝaro de ĈEJ troviĝas ĉe http://mladez.esperanto.cz/

Permesilo Krea Komunaĵo
ĈEJ AKTIVAS 2019/02 fare de Václav ZOUZALÍK estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

*

code